La germana nedifina artikolo restu ĉi tie neredonita! En la proverbaro de Zamenhof: "Malfeliĉo malofte venas sole."
Se temas pri traduko de proverboj, estas rekomendinde unue eltrovi, ĉu jam ekzistas tia proverbo en Esperanto, ĉu ne? Tio eblas ekzemple tie: http://www.robkeetlaer.nl/esper...aro/index.html
La zamenhofa "Malfeliĉo malofte venas sole." en tatoeba: http://tatoeba.org/deu/sentences/show/432869
Rimarko de PIV kaj ReVo:
En tiu senco oni uzas prefere la adjektivan formon [sola].
Ĉu vi korektis (aŭ petis la permeson korekti) la proverbon ĉe Lenu.net kie oni uzis "sole"?
Kion skribis Zamenhof?
Ambaŭ „sole“ kaj „sola“ estas en tiu frazo uzeblaj, ĉar ambaŭ vortoj povas signifi „sen akompano“.
Sed ĉar „sole“ ofte estas uzata en alia signifo - ĝi ankaŭ povas signifi „nur“ – ekzistas situacioj, kie povas ekesti miskomprenoj. Tial gramatikoj en tiuj okazoj rekomendas eviti miskomprenon per uzi de „sola“.
En la lingvouzo evoluis la tendenco ĝeneraligi tiun rekomendon. Do intertempe oni uzas plej ofte „sola“ por esprimi solecon / neakompanatecon ankaŭ tie, kie ne aŭ apenaŭ minacas miskompreno pro la vorto „sole“ , dum la uzo de tiu ĉi lasta en tiu (!) funkcio iĝis tre malofta. (Tio estas verŝajne klarigebla per prefero de simpla regulo, kiu ebligas “ŝpari” la penon ĉiun fojon pripensi, ĉu eblas miskompreno aŭ ne.)
Ŝajnas, ke Zamenhof mem iniciatis kaj sekvis tiun tendencon. Tion oni povas vidi en la „Zamenhofa Ekzemplaro“ de Nomura, kiu listigas ĉiun skriban uzon de ĉiu vorto, kiun Z. iam ajn uzis skribe. Estas tie dokumentitaj 20 uzoj de „sole“ kun la signifo „nur“ kaj 2 uzoj en la senco de „neakompanate / nesubtenate“. Kaj tiuj du ekzemploj estas „sole staranta domo“ kaj „Malfeliĉo malofte venas sole“.
Mi mem ne deziras korekti Zamenhof aŭ vin
tamen restas pripensinde, ke la granda plimulto de la nunaj lingvanoj tre verŝajne perceptas la uzon de sole en tia kunteksto kiel ion tre nekutiman.
Dankon pro tiu tre eksplicita informo.
Etiketten
Alle Etiketten anzeigenListen
Text des Satzes
Lizenz: CC BY 2.0 FRProtokoll
Dieser Satz entstand als Übersetzung von Satz Nr. #139264
hinzugefügt von jefke, am 21. Juli 2010
verknüpft von jefke, am 21. Juli 2010
hinzugefügt von sigfrido, am 18. Oktober 2010
verknüpft von ae5s, am 18. Oktober 2010
verknüpft von Demetrius, am 18. Oktober 2010
verknüpft von danepo, am 18. März 2011
verknüpft von danepo, am 18. März 2011
verknüpft von danepo, am 18. März 2011
verknüpft von jakov, am 10. Dezember 2011
verknüpft von jakov, am 10. Dezember 2011
bearbeitet von sigfrido, am 10. Dezember 2011
bearbeitet von sigfrido, am 13. Dezember 2011
verknüpft von al_ex_an_der, am 5. Februar 2012
bearbeitet von jefke, am 6. Februar 2012
verknüpft von al_ex_an_der, am 6. Februar 2012
verknüpft von al_ex_an_der, am 6. Februar 2012
verknüpft von al_ex_an_der, am 6. Februar 2012
verknüpft von al_ex_an_der, am 6. Februar 2012
verknüpft von al_ex_an_der, am 6. Februar 2012
getrennt von al_ex_an_der, am 6. Februar 2012
verknüpft von martinod, am 6. Februar 2012
getrennt von kroko, am 13. Oktober 2015
verknüpft von shekitten, am 31. Oktober 2019
verknüpft von glavsaltulo, am 1. Dezember 2020