Ĉu vi scias ĉu ekzistas artiklon menciante la malo inter
[radiko]-i
esti [radiko]-a
?
En la hispana, mia gepatra lingvo, ni malas "Ser" kaj "Estar". Mi demandas min ĉu tiu malo de la esperanta lingvo eble similas tiun el la hispana.
(artiklo estas neoficiala vorto, foje uzata por indiki "varo", "komercaĵo". Vi verŝajne celis diri "teksto" aŭ "artikolo")
Mi ne tuj povas mencii artikolon pri tiu afero.
Ĉiukaze "[radiko]-i" nur egalas al "esti [radiko]-a", se la radiko estas adjektiva.
Vi do rajtas skribi:
"[adjektiva radiko]-i" egalas al "esti [adjektiva radiko]-a"
Eble Claude Piron aŭ André Cherpillod verkis ion pri tiu afero.
Vian duam demandon mi ne komprenas.
Fakte mi ne komprenas la sencon de "mali".
La prefikso "mal" inversas la sencon de la vortoparto post ĝi, kiel vi verŝajne ja scias.
Mi ne scipovas la hispanan. Mi do metis ambaŭ vortoj "Ser" kaj "Estar" en la tradukmaŝinon de Google. La traduko estis ambaŭfoje "esti" (mi ja konis la vorton "estar")
Por mi la malo (supozeble "el contrario" en la hispana) de "esti" estas nekomprenebla (mi ne estas filozofo :)
En Esperanto oni uzas la prepozicion "sen" prefiikse por indiki mankon. Ekzemple: homo, kiu ne surhavas ŝuojn estas "senŝua homo". Ĉu eble tiu "sen" similas vian "ser"?
Mi provis maŝine tradukigi "dungi kaj maldungi" en la hispanan. Ĝi respondas "contratar y despedir"
"La bono estas la malo de la malbono" --> "Lo bueno es lo contrario del mal" (laŭ la maŝino)
La vorto "senŝua" estas adjektivo kun la signifo "sen ŝuoj".
Li senŝue promenis en la strato/ Li nudpiede promenis... k.t.p.
Ĉiu Esperantisto komprenos tiujn esprimojn.
Mi ne scias, ĉu mi respondis vian demandon.
La matenmanĝo estas preta.
La matenmanĝo pretas.
Kio estas la diferenco?
Starante antaŭ la elekto respondi science aŭ emocie, mi preferas la duan.
La matenmanĝo estas preta. - Tio estas konstato de fakto.
La matenmanĝo pretas. - Estas pli ol tio. Nun la manĝaĵoj ne nur estas simple sur la tablo. Ili pelate de senpacienco kvazaŭ krias al ni, ke ni tuj venu al la tablo.
Mi ne scias, ĉu vi demandis pri tio, kion mi respondis.
jes, verŝajne mi misesprimis min
"ser" kaj "estar" ambaŭ signifas "esti", ili ne estas malaj vortoj
"En la hispana, mia gepatra lingvo, ni diferencas "Ser" kaj "Estar". Mi demandas min ĉu tiu diferenco de la esperanta lingvo eble similas tiun el la hispana."
Hispane, oni diras
1.- "Eso es rojo" (Tiu estas ruĝa)
2.- "Eso está rojo" (Tiu ruĝas)
la diferenco estas ke
1.- "Esti ruĝa" estas kvalito de la objekto, ekz.: "La domo estas ruĝa"
2.- La objekto iĝis aŭ iu igis ĝin ruĝa, ekz.: "Miaj vangoj ruĝas"
tiuj diferencoj devenas el la hispana lingvo, kaj mi volas scii ĉu ankaŭ la esperanta lingvo faras similan diferencon, aŭ ĉu ili ambaŭ tute egalas
Bedaŭrinde mi scias tre malmulte pri la hispana lingvo. Tial mi ne povas diri ion validan pri eblaj paraleloj. Vi mem decidu, ĉu ekzistas paralelo en tiu senco, ke en Esperanto
"estas ruĝa" - priskribas precipe kvaliton, pri kiu ni supozas,ke ĝi estas objektive ekzistanta kaj (ofte) konstante valida dum iom pli longa tempo
"ruĝas" - redonas momentan, nekutime intensan subjektivan impreson.
Jen simpla ekzemplo:
"La bluzo ruĝas."
Tiu frazo redonas (intensan) sensan impreson en la nuna momento. Ĝi ne priskribas aŭ akcentas daŭran, konstantan kvaliton (eĉ se tiu kvalito ankaŭ ekzistas). La ruĝo de la bluzo estas tiel lumanta, tiel radianta, tiel intense impresas al niaj okuloj, ke ĝi - ĉu ni volas aŭ ne - nerezisteble altiras nian atenton kaj "frapas la okulojn".
Mi certe NE ekhavas la ideon diri tion, kiam regas duona lumo aŭ mallumo. Sed ankaŭ tiam mi estas preta konsenti, ke
"la bluzo estas ruĝa",
do, ke la bluzo ne perdis tiun sian daŭran kvaliton, la kapablon reflekti ruĝan lumon.
Laŭ mi la diferenco inter ambaŭ formoj estas nur stila diferenco.
Etiketten
Alle Etiketten anzeigenListen
Text des Satzes
Lizenz: CC BY 2.0 FRProtokoll
Dieser Satz entstand als Übersetzung von Satz Nr. #331710
hinzugefügt von GrizaLeono, am 6. Dezember 2010
verknüpft von GrizaLeono, am 6. Dezember 2010
verknüpft von ventana, am 14. Juli 2011
verknüpft von ventana, am 14. Juli 2011
verknüpft von marcelostockle, am 13. Februar 2012
verknüpft von marcelostockle, am 27. Juni 2012
getrennt von marcelostockle, am 27. Juni 2012
verknüpft von PaulP, am 12. November 2015