> La malamiko faligis multajn bombojn sur la fabrikon.
(Fabriko enhavas jam la ideon "ejo".)
sur la fabriko ?
KieN
?
sur la fabrikoN
ejo devus esti skribita -ejo...
Mi ne komprenas vian lastan frazon, sed la vorto "fabrikejo" ne ekzistas en la vortaro.
ejo estas ejo. la ejo tie oni fabrikas devus esti fabrikejo...Ne temas pri votaro sed pri fundamento de esperanto...
En mia ekzemplero de la Fundamento troviĝas la vorto "fabriko", sed sendube vi havas pli novan eldonon :-)
la fundamento de esperanto diras ke infinitivo+ejo signifas ejo kie oni... :
laborejo, lernejo, loĝejo, dormejo, kuirejo...
Do mi ne komprenas kial tio funkcionas kun aliaj infinitivoj sed ne kun "fabriki"...
Esperanto estas logike kaj simple, ĉu ne ?
Oni do esploris, kial oni "rastas per rastilo", dum oni pioĉas, ne per *pioĉilo, sed simple per pioĉo, kial oni "preĝas en preĝejo", sed "fabrikas en fabriko", ne en *fabrikejo; kial "kudras kudristo", dum tajloras, ne *tajloristo, sed tajloro; kial homo maljuna estas maljunulo, dum homo emerita estas emerito, ne *emeritulo.
Kaj oni eltrovis, ke la kaŭzo estas genie simplega:
La radikoj emerit', fabrik', pioĉ', tajlor' estas substantivaj. Tio signifas, ke en si mem, eĉ sen la finaĵo "o", ili jam havas substantivajn sencojn de ulo, ejo, ilo, isto.
El "Gramatika karaktero de la radikoj" de André Cherpillod*,
aperinta en "Lingvaj Babilaĵoj", La Blanchetière, 2005
*http://fr.wikipedia.org/wiki/Andr%C3%A9_Cherpillod
Oni ne povas derivi ĉiujn infinitivojn en epo.
Oni povas derivi nur infinitivojn, kiuj apartenas al la verbaj radikoj.
Ekzemple:
Komb/i signifas "coiffer" (ĝi estas verba radiko). El ĝi oni povas derivi komb/ilo "peigne".
Bros/o signifas "brosse" (ĝi estas substantiva rediko). El ĝi oni povas fari bros/i, sed ne bros/ilo (ĝi estas redunda vorto, ĉar la nocio de ilo jam estas entenata en la baza radiko)
Pri ejo nun:
Preĝ/i signifas "prier" (ĝi estas verba radiko). El ĝi oni povas fari preĝ/ejo (lieu de prière -> église)
Fabrik/o signifas "usine, fabrique) (ĝi estas substantiva radiko). El ĝi, oni povas fari la verbon fabriki -> fabriquer, sed oni ne povas derivi "fabrikejo", ĉar la nocio de ejo jam estas entenata en la radiko "fabrik".
Por scii, ĉu iu vorto apartenas al verba, substantiva aŭ adjektiva kategorio, necesas koni la bazan signifon de ĉiu radiko. Tion oni trovas en PIV.
Se vi serĉas la radikon "fabrik/", jen vi trovos en la unua vico : http://vortaro.net/#fabriko
Se vi serĉas la radikon "komb/" jen vi trovos en la unua vico: http://vortaro.net/#kombi
Se vi serĉas la radikon "bros/", jen vi trovos en la unua vico: http://vortaro.net/#broso
La derivado obeas striktajn regulojn (logikeco, de epo)
Esperanto estas logika kaj pli simpla ol la aliaj lingvoj, sed ne tute simpla, ĉar esprimi la homan penson fojfoje bezonas subtilajn rimedojn.
Vi skribis ke oni faras fabriki el fabriko, sed tute male ! "Fabriki" estas farita el la latina "faber" = fari
Estas neniu ejo en faber...
Tamen, ecx se ejo estus superflua kun la radiko "fabrik", cxiu tre bone komprenas kion "fabrikejo" signifas, do mi vidas nenion problemon uzi tion.
Mi ne parolis pri la latina lingvo, sed pri la strukturo de epo, kiu estas tute malsimila kaj sendependa de la latina, eĉ se ĝi prenis el ĝi multajn radikojn (kiuj cetere retroviĝas en pluraj hindeŭropaj lingvoj).
Vi ne povas ĝuste uzi Esperanton, se vi rifuzas obei ĝiajn bazajn regulojn.
Mi tuj komprenas la vorton "fabrikejo": ĝi indikas lokon, kie oni povas konstrui fabrikojn (= industria tereno). Sed normale oni ne bombas fabrikejojn, sed nur specifajn jam funkciantajn fabrikojn.
Mi komprenas, pli kaj pli, kial esperanto ne pli vastigxas...
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #510934
added by sacredceltic, July 30, 2011
linked by sacredceltic, July 30, 2011
linked by sacredceltic, July 30, 2011
linked by sacredceltic, July 30, 2011
edited by sacredceltic, June 5, 2014
edited by sacredceltic, June 10, 2014
linked by martinod, June 10, 2014
linked by martinod, June 10, 2014