forigu la troa "a" en laundo! dankon
*antaŭ lundo
("la" estas superflua)
@Pjer: grandan dankon, korektite.
@Elad: Kiam oni diras pri venado en [la] lundo oni diras pri la konkreta lundo -- la plej proksima, aux iu alia lundo pri kiu oni priparolis antauxe.
Ekzemple:
Mi forveturos la kvaran de decembro. Tio estos sabato. Kaj denove mi estos cxi tie antaux la lundo.
LA -- estas bezonata cxar oni diras pri "la lundo" sed ne "iu lundo". (La lundo estos la sesa decembro.)
dankon pro la klarigo. Mi komprenas, sed tamen, io ne sonas tiom bone. Ne gravas, ke restu. Sed korektu "laundo"-n al "lundo".
Mi provos tamen klarigi: se vi diras, ke vi estos ĉi tie antaŭ lundo, tio signifas "antaŭ la proksima lundo" (aŭ la lundo pri kiu vi parolis aŭ interkonsentis). Ne estas alia maniero kompreni la frazon, kaj pro tio ne estas bezonate uzi "la". Sed, se tio ŝajnas al vi grava, ke restu.
Cxu kiam vi diras, ekzemple, "mi iras al la kvara etagxo" eblas kompreni "la kvaran etagxon" iel aliel? Cxu povas ekzisti du kvarajn etagxojn en la sama sxtuparo? Do, laux vi, ankaux tie ne estas bezonata "la"?
Mi ne opinios ion propran aparte grava, sed mi provas gxuste sekvi la gramatikon.
Mi skribis, ke se vi diras "antaux lundo", vi komprenigas al via leganto, ke temas pri la proksima lundo, aux la lundo pri kiu vi du interparolis.
La "la" jes estas bezonata, ekzemple, se vi parolas pri "la lundo, kiun ni menciis hieraux". Ĉi tie estus pli bonstile uzi la artikolon, "la lundo pri kiu ni parolis hieraux". Sed en via nuna frazo la "la" ne estas bezonata.
Dankon pro la klarigo. Eble mi ion ne komprenas, do estas grave ke vi indikis tion. Mi markos la temon por mi por estonteco.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #473182
added by Maksimo, September 22, 2010
linked by Maksimo, September 22, 2010
edited by Maksimo, September 22, 2010
edited by Maksimo, November 16, 2010
linked by martinod, March 5, 2011
linked by marcelostockle, July 24, 2012
linked by DJ_Saidez, February 1, 2021