ĉesi fumadon -> ĉesigi fumadon
Saluton Leono.
Bonvolu klarigi al mi kial estas "ĉesigi" anstataŭ "ĉesi", mi petas.
Dankon.
Saluton, sacredceltic!
En Esperanto la verbo "ĉesi" estas netransitiva. Ĝenerale ĝi esprimas la agon de subjekto, kiu finiĝas. (Ekzemple: la pluvo ĉesis). Se la subjekto estas la persono, kiu haltigas ion, tiam eblus konsideri la verbon transitiva, sed ĝia objekto povas esti nur infinitivo. Oni ja diras "ĉesu labori", sed ne "ĉesu la laboron". La ŝajna malkoheraĵo solviĝas, se oni konsideras, ke la verbo "ĉesi" ĉiam interpretiĝas per "interrompiĝi" kaj ke la komplementa infinitivo estas adjekto kun la senco "koncerne...": "interrompiĝu koncerne la laboron".
Dankegon!
Ne dankindege! :-)
Iom pli detalan klarigon, vi povas legi ĉe:
http://bertilow.com/pmeg/gramat...igi_chesi.html
Intertempe la frazo restis.
@ jakov
Leono pravas.
Mi proponas: "(Vi) ĉesu fumi." aŭ iom malpli krude "Vi devus ĉesi fumi."
Ho, pardonu! Mi forgesis pri tiu frazo.
Mi nun ŝanĝis laŭ la propono de Leono. Sed mi ne komprenas kial vi, GrizaLeono, proponas frazojn sen ŝanĝo al "igi".
Tamen mi kredas ke mia nuna frazo bonas, sed mi proponas al vi aldoni la alternativojn se vi volas.
@ jakov
PIV2005 distingas 2 kazojn:
1 (sen komplemento) ekz. Ĉesis la pluvo.
2 (kun komplemento infinitiva aŭ prepozicia) ekz. Li ĉesis paroli.
Ĉi tie temas pri la dua kazo: "Vi devas ne plu fumi" "Vi devas ĉesi fumi" aŭ iom pli krude "Ĉesu fumi".
Se vi diras "Ĉesigu la fumadon" mi komprenas tion, kvazaŭ ekzemple lernejestro ordonas al instruisto, ke tiu ne permesu fumadon en la klasĉambro.
El la nerekta franca frazo "Tu dois t'arrêter de fumer." evidentas, ke estas la instruisto mem, kiu ĉesu fumi.
Tiu vorto estas iom malfacila, ĉu ne?
> El la nerekta franca frazo "Tu dois t'arrêter de fumer." evidentas, ke estas la instruisto mem, kiu ĉesu fumi.
Tion mi ne komprenas: Ĉu ne "vi, kiu estas tiu kiu fumas aux fumadas, devas ne plu fumi (ekz tion mi konsilas al vi por ke vi ne malsaniĝu aux ĉar estas malpermesita cxi tie)"
Do, ĉu vi nun opinias ke la supra frazo estas ĝusta?
> Tion mi ne komprenas: ...
Mi provas klarigi la eblan situacion, ĉe kiu via nuna frazo taŭgus.
Ni supozu klasĉambron, en kiu estas instruisto kaj fumantaj lernantoj. La lernejestro vokas la instruiston kaj diras al li: "Vi devas ĉesigi fumadon (de viaj lernantoj en la klasĉambro)!"
Sed la franca frazo "Tu dois arrêter de fumer." diras, ke la instruisto mem devas ĉesi fumi: "Ĉesu fumi."
Do, la frazoj devas esti malligitaj de vi...
@ sacredceltic
... malligataj de vi... Kiu estas "vi"?
vi se vi estas "trusted-user" aŭ Jakov kiu proprumas la frazon...
Mi ja estas "fidata uzanto" sed mi konfesu, ke mi ne antaŭvidas ĉiujn sekvojn de malligado.
Hm, nun mi komprenas: Eble pli bonus se mi metus "Vi devas cxesigi vian fumadon", cxu? Komparu kun: "sinjoro trajnestro, vi devas haltigi vian trajnon."
@ jakov:
Mi pensas, ke per "Vi devas ĉesigi vian fumadon" la alparolato ne plu povus nei, ke estas li mem, kiu ĉesu fumi.
- ĉesi fumi?
- ĉesigi vian fumadon?
La tradukoj ne parolas pri ĉesigo de la fumado de aliaj personoj.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #591819
added by jakov, October 29, 2010
linked by jakov, October 29, 2010
linked by sacredceltic, October 29, 2010
linked by buari, October 29, 2010
linked by danepo, December 28, 2010
edited by jakov, March 1, 2011
linked by martinod, June 1, 2011
linked by martinod, June 1, 2011