"profilo" ne havas tiun signifon en Esperanto, ĉu? Mi sugestas "legi vian biografion".
Vi pravas, kiel kutime. Mi opiniis, ke al tiu vorto estis atribuita la figura senco de ecaro aŭ biografio, sed mi efektive ne trovis ion tian en PIV.
Mi rigardis la 24 sencojn de la simila nederlanda vorto en http://www.betekenis-definitie.nl/profiel sed eĉ la nederlanda vorto "profiel" ne havas tiun sencon. Supozeble temas pri unu el la multegaj sencoj de la angla vorto "profile"...
Dankon, Paŭl!
Ŝajnas al mi, ke la vorto "biografio" entenas tro grandan promeson kompare kun tio, kion oni plej ofte metas en "profile". Mi dirus "persona priskribo".
biografieto aŭ profilo
profilo3 en reta vortaro:
Registritaj informoj pri uzanto de programo: oni kaŝu sian profilon de nekonatoj kaj evitu, ke programoj montru vian aktualan lokon
http://www.reta-vortaro.de/revo...html#profil.0o
Dankon pro la rimarkigoj.
Kion vi opinias pri "mempriskribo"?
mempriskribo: bone
Dankon, kara Martinod.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #873280
added by GrizaLeono, July 29, 2011
edited by GrizaLeono, June 30, 2015
linked by martinod, June 30, 2015
edited by GrizaLeono, July 1, 2015