estas Japano --> estas japano (malgrandlitere)
Bona demando...
Mi kredis povi tuj respondi, sed rigardante ĉe http://bertilow.com/pmeg/gramat...j_popoloj.html kaj en NPIV, mi trovis kontraŭdirojn.
PIV skribas japano malgrandlitere (ĉar estas multaj japanoj), kaj Japanujo grandlitere, ĉar ĝi estas la propra nomo de ununura lando.
Scivole mi traserĉis http://tekstaro.com kaj trovis (en la kompleta tekstaro) 15 "Franco" kaj pli ol 100 (la maksimumo indikita de mi) "franco".
Traserĉante "Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto" mi trovis Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj,...
Leginte la tutan alineon, mi ne plu scias, ĉu en Japanujo loĝas japanoj aŭ Japanoj... kaj pardonpetas pro la ĝeno.
Eble solvo: se temas pri malalta persono oni skribu "japano", se male temas pri altkreskinta, oni skribu "Japano". :)
Ho! Pardonon. Mi pli atente legis frazon el Fundamenta ekzercaro: "Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj."
Tio klarigu ĉion.
Kara Xeklat, mi provos klarigi:
Kompreneble "Germanoj" estas la unua vorto de tiu frazo en Ekzercaro, do skribata grandlitere; "francoj" estas malgrandlitere skribata vorto. Ĉar Rusujo estas lando, ĝi estas grandlitere skribata, ankaŭ en la kunmetaĵo Rusujanoj, dum "rusoj" estas malgrandlitere skribata.
Kiu diferenco estas inter rusoj kaj Rusjanoj? La unuaj estas gentanoj de la rusa gento, dum Rusujano povus esti franco aŭ germano, kiu oficiale loĝas en Rusujo.
Do, laŭ la Fundamenta ekzercaro, la vorto "japanoj" estu skribata malgrandlitere.
Mi jam ĉiam malgrandlitere skribis la nomon de gentanoj kaj de ilia lingvo, ĉar mia lernolibro faris tiel. Danke al via frazo mi fine trovis pravigon.
Modesta noto:
En la unuaj jardekoj de Esperanto la majusklaj nomoj de nacianoj estis pli ofte renkonteblaj. En la nuna tempo almenau granda plimulto uzas minusklojn.
Landonomojn oni skribas majuskle, ĉar ili estas propraj nomoj. Kunmetaĵoj konstruitaj kun uzo de la radiko de propra nomo ne estas propraj nomoj. Tial ne ekzistas kaŭzo skribi ilin majuskle.( Krom la ne valida kaŭzo :"Ha, mi vidas ke en mia nacia lingvo oni skribas tion majuskle, do mi devas tion ankaŭ fari en Esperanto". Ne tio estus eraro; oni forgesu tiajn miskonkludojn rapide. Esperanto estas memstara lingvo, kaj ĉiu lingvo obeas siajn proprajn regulojn. )
@ Xeklat:
> Nu ja, ekzemplo ne estas regulo.
Fakte la Ekzercaro apartenas al la Fundamento. La 16 reguloj kiuj evidente estas multe pli bazaj, estas en la Gramatiko, kaj malpli gravaj "reguletoj" oni interpretas laŭ la Ekzercaro.
Kompreneble ili ne tiel gravas, ĉar neniu aŭdas diferencon inter prononcata Jo kaj jo :)
Mi estas admiranto de la granda japana kulturo, kaj mi ŝatas JAPANOJN ankaŭ tiam, se ili estas grandaj :-)
@ Xeklat:
> Mi pensas (sed, tion mi konfesas: ne certe memoras), ke la Fundamento enhavas ankau chefliterajn kontrauekzemplojn.
Mi iom traserĉis la Ekzercaron per http://tekstaro.com sed ne trovis ilin. Kompreneble mi ne enigis ĉiujn eblajn vortojn...
Vi tute pravas pri tio, ke la Ekzercaro tre klare montras ambaŭ skribmanierojn. Ankaŭ niaj vortaroj kaj gramatikoj konsilas diverse. La plej grava afero estas, ke ne ekzistas firmaj reguloj pri la afero en Esperanto.
Vi rajtas decidi laŭ tio, kion vi opinias saĝa. Eblas argumento por ambaŭ solvoj per la klareco kaj facila komprenebleco de teksto kun maloftaj vortoj.
En la Fundamenta Ekzercaro estas almenaŭ ĉi tiuj ĉi-rilataj ekzemploj. Kelkaj troviĝas en la vortlistoj, kie oni plej klare vidas, ke ekz. Germano kaj Hispano estas grandlitere skribitaj, male ol la aliaj vortoj. Do, la ekzercaro donas diversajn modelojn, kaj estas eraro konsili nur unu sistemon kvazaŭ la Fundamento ĝin preskribus.
16
Ili estas rusoj.
ruso russe | Russian | Russe | русскій | rossjanin.
34
Hispano Espagnol | Spaniard | Spanier | Испанецъ | Hiszpan.
Germano Allemand | German | Deutscher | Нѣмецъ | Niemiec.
37
Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj.
Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.
Kristo Christ | Christ | Christus | Христосъ | Chrystus.
Franco Français | Frenchman | Franzose | Французъ | Francuz.
40
La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.
Karaj amikoj,
sube troveblas la rezulto de serĉado por la anoj de kvar nacioj en Tekstaro de Esperanto. La listigo okazas dividita je 5 periodoj.
Mi NE nombris
! aperojn ĉe la komenco de frazo
! kunmetojn ekzemple nefranco, ne-polo au Francolando
! kaj kompreneble ankaŭ ne personajn nomojn,
ekz. Generalo Franco, Franco Modigliani; Marco Polo, “la Poloj “ kiam temas pri la „anoj de la familio Polo”
Tekstaro : -1919
| Anglo 7 | angloj 9 | sume 16
|Franco 2 | francoj 12 | sume 14
|Ruso 1 | ruso 49 | sume 50
|Polo 1 | polo 14| sume 15
Tekstaro : 1910-1929
| Anglo 4 | angloj 4 | sume 8
|Franco 8 | francoj 1| sume 9
|Ruso 17 | ruso 2| sume 19
|Polo 23 | polo 2| sume 0
Pieda noto:
Tiuj 8 „Francoj“ , 17 „Rusoj“ kaj 23 „Poloj“ estas uzataj en du libroj, de la du autoroj Privat kaj Lanti.
La unufoja „franco“ kaj la du „rusoj“ kaj la du „poloj“ estis uzataj de Zamenhof.
El la 4 „Angloj“ estas du de Z. kaj po unu de Privat kaj Lanti.
Tekstaro : 1930-1949
| Anglo 0 | angloj 0 | sume 0
|Franco 0 | francoj 2| sume 2
|Ruso 0 | ruso 7| sume 7
|Polo 0| polo 4|sume 0
Tekstaro : 1950-1979
| Anglo 0 | angloj 5 | sume 9 |
|Franco 0 | francoj 10| sume 10
|Ruso 0 | ruso 4| sume 4
|Polo 0| polo 4|sume 4
Tekstaro : fontoj post 1979
| Anglo 2 | angloj 73 | sume 75 |
|Franco 2 | francoj 109| sume 111
|Ruso 0 | ruso 110| sume 110
|Polo 0|polo 117|sume 117
Bonvolu pardoni la tajperaron en la 9-a tekstlinio de sube. Kompreneble tie staru 5, ne 9 !
Tekstaro : 1950-1979
| Anglo 0 | angloj 5 | sume 5 |
En la oficiala informo numero 12 (2009-05-04) la Akademio de Esperanto donas kaj klarigas liston de rekomendataj landonomoj. Tie la Akademio ne diras, ke oni skribu vortojn reprezentantajn anojn/loghantoj de lando per malgrandaj komencaj literoj (kio ne estis la temo de tiu informo), tamen konsekvence faras tiel en la teksto de sia oficiala informo. Enestas referenco interalie al la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, en kiu la Akademio je la 10-a de marto 2007 oficialigis la vorton "japano", en minuskla formo.
La problemo ĉi tie estis, ke Xeklat estis batata per la Fundamento, ĝis li fine skribis: "Mi kontinue pensas, ke mia skribmaniero ne estas malĝusta. Sed evidente mi devas serĉi aliajn argumentojn."
Li ne bezonas serĉi aliajn arumentojn. Estas klare, ke la Fundamento ne estas klara pri la afero aŭ eĉ pli: ĝi eksplicite permesas ambaŭ skribojn. Se apliki vian laŭliteran juron ("la Akademio ... oficialigis la vorton "japano", en minuskla formo"), vi do konsilu skribi "japano" sed "Hispano", ĉar tiu lasta vorto aperas en la Fundamento nur majuskle.
Ŝajnas esti ege malfacile akcepti tion, ke Esperanton oni povas skribi diversmaniere, eĉ plenrajte, kaj ke pluraj manieroj povas esti egale ĝustaj. La frazo de Xeklat neniel estas erara.
Karaj kolegoj,
mi ne pensis, nek parolis pri malpermeso aŭ eraro. Mi nur alportis nombrojn, kiuj povas helpi gajni pli precizan bildon pri la stato kaj la evoluo de la lingvo Esperanto.
Vivu la libereco de penso kaj parolo! Do ankaŭ mi diru libere ion pri la propra vido. La lingva komunumo de Esperanto estas multe pli libera kaj tolerema ol tiu de aliaj lingvoj. Dum pri la "-uskleco" de vortoj por landanoj ne ekzistas formale fiksita regulo, tiel longe skribi "Japano" ne estas eraro.
Sed ĉu tio signifas, ke tio estas tial rekomendida, bona kaj utila? Tion decidi por si, tio estas tasko, kiun devas kaj rajtas solvi ĉiu lingvano mem. Esperantisto havas samtempe pli da libereco kaj pli da respondeco ol unuopulo havas en aliaj lingvoj, kaj tio faras Esperanton lingvo kaj tre agrabla kaj foje neatendite malfacila.
Ĉar mi deziras al la lingvo kaj al ni, la lingvanoj, pli da unueco kaj malpli da diseriĝo, tial mi vidas kun ĝojo, ke en tiu ĉi punkto jam tre solide kristaliĝis regulo en la vivo de la lingvo, inter ĝiaj uzantoj, eĉ se temas pri regulo ankoraŭ ne oficiale proklamita.
Se en la supra tabelo mi rigardas la trovaĵojn post 1979, kaj sumigas la kvar naciojn, tiam mi vidas, ke iomete malpli ol 1 procento (!) estis “Angloj”, “Francoj”, “Rusoj” au “Poloj”. Mi limigis la ekzamenadon je 4 nacioj kaj krome mi ne povas prijuĝi en kiu grado la enhavo de la tekstaro estas reprezenta, tamen estas malprobable, ke la realeco tre grave diferencas de la trovitaj indikoj.
Krom la lingvouzo ankaŭ alia kaŭzo pledas por minuskligo: Ekzistas nur unu Ikslando, ĝi estas do koncepto, reprezentata per unika “propra nomo”, dum la landanoj estas multaj individuoj, kiujn reprezentas ĝeneraliga koncepto; ŝia nomo estas Maria kaj mia nomo estas Tom ktp... sed nin ĉiujn oni nomas iksoj.
Ĉial ĉi trovi solvon por mi (mem) en tiu punkto estis tiom facila, kaj mi sekvos kun serena konscienco la regulon naskitan en la popolo.
Ekzistas kialo por skribi majuskle aŭ minuskle en la franca : distingi la adjektivo « italien » kaj la nacieco « Italien ». Sed en esperanto, ni tute ne bezonas tiun distingon. Do, kial aldoni senutilajn variablojn kiuj sole povas kompliki la lingvon por homoj kiuj jam devas lerni nian alfabeton?
La internacia lingvo celas interkomprenon kun homoj kiuj parolas kaj skribas en tre diversaj manieroj, do, ĝi temas pri klareco kaj simpleco.
Mi opinias ke oponi "uzo" kontraŭ la logiko, la simpleco kaj la klareco ĉiam estas ambaŭ pedanta kaj infana.
Esperanto estis fundigita ĝuste ĉar la aliaj lingvoj sufokas sub siaj uzoj, kaj ili iĝas nur amasoj de idiomaĵoj ke homoj devas stulte parkere lerni kaj kun kiuj ili ŝategas malkompreni unu la alian.
La internacia lingvo ne bezonas arĥivistojn, lingvodoktorojn aŭ mandarenojn, ĝi nur bezonas iomete de ordinara racio.
Ĉi tie, mi ĝojas ke la uzo ŝajnas sekvi la racion, sed tio ne estas necesa.
Dankon pro la ekzemplo, kiu donas novan pruvon, ke en la evoluo de la lingvoj observeblas fazoj, en kiu regulo pri certa lingva fenomeno ankoraŭ ne ekzistas, sed estas elformiĝonta kaj fiksiĝonta, kiel rezulto de elprovado. Kaj des pli kontraŭdiraj inter si estas la entreprenitaj provoj, des pli ĝi estas vera elprovado, kiu antaŭenigas la evoluon.
@ Xeklat:
> Ekzistas du Koreujoj.
Bela reago :)
Mi supozas, ke la afero estas klara nun: Xeklat skribis tute ĝustan frazon. Sed mi volas ankoraŭ ion komenti.
Dankon por la ekzemploj el la Tekstaro, Alexander. Vi agas kiel lerta statistikisto, kiu kapablas pruvi ion ajn. Vi mem volas senkreditigi la ekzemplojn de 1910-1929, ĉar tiuj nur "estas uzataj en du libroj, de la du autoroj Privat kaj Lanti".
Vi prudente silentas pri la centoj da minusklaĵoj post 1979, kiuj fontas preskaŭ nur el du gazetoj (Monato kaj La Ondo) kaj du libroj. Precipe kiam temas pri ĉi tiaj aferoj de formo, gazetoj havas siajn konvenciojn (almenaŭ tiujn de Monato vi povas legi eĉ rete), kiujn ili obeigas eĉ al kontraŭvolaj aŭtoroj. Simile, la libroj havas nur du verkintojn (aŭ kontrolintojn). Do viaj centoj ekzemplas nur la lingvouzon de kelkaj homoj.
Mi ne volis ĉi tie polemiki por la uzo de majuskloj, nur kontraŭ la sensenca kondamnado de seneraraj frazoj kaj celado al ĉiam nur unu ĝusta formo.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #737993
added by User4473, August 6, 2011
linked by User4473, August 6, 2011
linked by sacredceltic, August 8, 2011
linked by martinod, September 7, 2011
linked by cueyayotl, June 23, 2016
linked by cueyayotl, June 23, 2016
edited by PaulP, October 1, 2023
linked by PaulP, October 1, 2023