aĝo > epoko
Vi pravas. Korektite, dankon.
Ĉu ne: cifereca ??
+1
kial cifer-eca kaj ne cifer-a ?
cifereca ⏚ Funkcianta per kvantoj, kiuj povas alpreni nur certajn difinitajn valorojn k ne estas kontinue ŝanĝeblaj: cifereca komputilo, telefoncentralo.
cifera = 1, 2, 3, 4, 5 ...
cifereca = 0, 1, 0, 1 ...
kiam vi ŝanĝas la bazon, cifero restas cifero...
0,1,2,3,4 estas ciferoj...sed tiu estas cifera vico, kaj ankaŭ mia komputilo estas tiel.
Por komparo:
http://vortaro.net/#cifereca
http://vortaro.net/#cifera
ah, eh bien un francophone devrait comprendre cela :
une suite numérique
un ordinateur numérique
en quoi le mot « numérique » diffère-t-il entre ces deux éléments de phrases ?
@danepo
Jes. "Chiffre" estas substantivo kaj sia adjektivo estas "numérique", qui est le contraire de "analogique".
RE:
La ambigueco de la franca vorto "numerique" estas ja la kaŭzo de la konfuzo inter "cifera" kaj "cifereca". Na klarigu Esperant-lingvajn problemojn en aŭ per la franca! Esperanto ne estas la franca
!
https://vortaro.net/#cifera_kd
Montranta informojn per ciferoj, k ne per montrilo: cifera horloĝo
https://vortaro.net/#cifereca_kd
Funkcianta per kvantoj, kiuj povas alpreni nur certajn difinitajn valorojn k ne estas kontinue ŝanĝeblaj
-> En la cifereca epoko, manoskribado malrapide fariĝas nerevenigebla arto.
Bonvolu korekti la frazon.
@sacredceltic ?
mi ankoraŭ malkonsentas
Please type « la cifera epoko » en Google translate with target language « English » or « French »...
ĉi tiu frazo verŝajne estas la fonto de la erara gugla traduko
Google estas multe pli bone informita ol tio...
@danepo Jes, mi povis observi, ke aliaj frazoj de sacredceltic konfuzis Google. Kiam mi ŝanĝis vorton, la frazo estis ĝuste tradukita. Tio estas problemo, kiam oni lernas per Google por verki frazojn en Tatoeba, evidente. (Dankon pro nenio...)
(Dankon al @nimfeo.)
Por komparo:
http://vortaro.net/#cifereca
http://vortaro.net/#cifera
cifera horloĝo nun estas en realeco cifereca tiel analoga...(analogeca ? analogecaca ??...)
> Dankon al @nimfeo.
Mi jam respondis al nimfeo pri tio...
Bonvolu respondi mian demandon, mi petas...
Montri informojn per ciferoj (= numerado) ESTAS montri ke informoj funkcias per kvantoj (=numerado) 🙄
Laŭ Vikipedio la vorto "The digital age"
estas france "L'ère de l'information" = "L'ère numérique" = "L'ère informatique"
https://fr.wikipedia.org/wiki/%...%27information
Ĉu vi ankaŭ tradukus "L'ère informatique" = "La cifera epoko" ??
@danepo
Neniu ĉi tie krom sacredceltic defendus tiaĵon, laŭ mia scio. Cetere, jen mia traduko:
https://tatoeba.org/eng/sentences/show/9583835
@sacredceltic
Kiam ekestis ciferoj, la cifera epoko komenciĝis. Kiam ekestis komputiloj, la cifereca epoko komenciĝis. Se al vi la vorto "cifereca" malplaĉas, mi bedaŭras, ke mi devas informi vin, ke Esperanto ne plu estas reformpropona konkurso sed anstataŭe jam de kelka tempo vivas en lingvokomunumo (al kiu vi estas bonvena, se vi iam decidos lerni ĝin).
Intertempe, via frazo estas pri ciferoj, kaj ne pri komputiloj.
Komputiloj estas pri ciferoj, ne pri “ciferecoj”...
Ne en Esperanto. Esperanto ne bezonas vian aprobon por ekzisti. Ĉesu reformadi ĝin. Konsultu vortaron.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #578278
added by sacredceltic, August 8, 2011
linked by sacredceltic, August 8, 2011
linked by sacredceltic, August 8, 2011
edited by sacredceltic, May 24, 2014
linked by PaulP, January 25, 2021
unlinked by PaulP, January 25, 2021
unlinked by Tepan, January 31, 2021