> La projekto Tatoeba
> enrete
> tradukitaj en multajn lingvojn
en + n?
Laŭdifine "traduki" signifas transigi tekston de unu lingvo en alian.
Oni transportas tablon el unu ĉambro en alian ĉambron.
Oni tradukas frazon el unu lingvo en alian lingvon.
La tatoebanoj tradukas frazojn en multajn lingvojn kaj poste tiuj frazoj estas tradukitaj en multajn lingvojn. "n" markas la direkton de la traduko.
por skribi en esperanto, ŝajnas pli kaj pli al mi ke oni devas esti germane...
La Tateoba projekto -> La projekto Tatoeba
tradukitaj en multaj lingvoj. -> tradukitaj en multajn lingvojn.
+1
datenbazo ?
https://eo.wikipedia.org/wiki/Datumbazo
@Eldad
Oni ĉiam diris al mi ke la vortordo ne gravas en esperanto...ĉu tio ne veras ?
Tio veras, sed ne ĉi tie. Ĉi tie, en la komenco de la frazo, kiel ĝi nun statas, enestas eraro:
La Tatoeba projekto ... ktp.
"Tatoeba" ne estas adjektivo, sed nomo (aŭ substantivo, se vi volas), do se vi volas reteni ĝin tiel, ĝi devus esti:
La Tatoeba-projekto ... ktp.
Por ke vi ne devu ŝanĝi ĝin al "Tatoeba-projekto", mi proponis renversi la vortordon, kiel kutime okazas en Esperanto ĉi-rilate: La Hotelo Hilton, La Kastelo Grezijono, la projekto Tatoeba ktp.
Se vi skribas: "Mi estis en Hilton hotelo hieraŭ", tio estas eraro en Esperanto. Devus esti: "Mi estis en Hilton-hotelo..." aŭ "en Hotelo Hilton".
Kara, ĉu vi ricevis mian klarigon?
Mi donu al vi ekzemplon, por klarigi kial temas ĉi tie pri eraro gramatika en Esperanto:
La hotelo projekto ne progresas dum la lasta jaro.
Ĉu tiu supra frazo estas en ordo, laŭ vi?
Ne, ĝi ne estas, ĉar por ke ĝi estu ĝusta, vi devus skribi aŭ "la hotelprojekto" aŭ "la projekto de la hotelo" (nome, aldoni "de" por kunligi la du vortojn).
Via supra frazo estas ĝuste tia. Tamen, se en via frazo oni renversas la ordon de la vortoj, tiam la vorton "Tatoeba" oni perceptas kiel la nomon de la projekto, kaj tiam ĝi (ĝustaorde kaj ĝustagramatike) aperas POST la substantivo, kiun ĝi priskribas.
Ĉar en Esperanto vi diras la nomon de io POST ĝi, ne antaŭ ĝi. Ekzemple: la filmo "Titanic", la teatraĵo "Tartuffe", la hotelo Hilton ktp.
>La hotelo projekto ne progresas dum la lasta jaro.
>Ĉu tiu supra frazo estas en ordo, laŭ vi?
Ne, ĉar ĝi enhavas du subjektojn.
Sed "Tatoeb-A projekt-O" havas adjektivon kaj subjekton.
>Ĉar en Esperanto vi diras la nomon de io POST ĝi, ne antaŭ ĝi. Ekzemple: la filmo "Titanic", la teatraĵo "Tartuffe", la hotelo Hilton ktp.
Mi ne konas tiun regulon. Ĉu la ĉinujanoj ankaŭ komprenas tion ?
Kaj tiel ?
Korektite, dankon
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1037893
added by sacredceltic, August 12, 2011
edited by sacredceltic, June 4, 2014
edited by sacredceltic, January 31, 2015
edited by sacredceltic, February 1, 2015
edited by sacredceltic, March 23, 2017