En la anglan?
Pardonon! Eble kaj tiel kaj tiel. Donu scias, se mi eraras.
Bonvenon ĉe Tatoeba!
Mi volonte provos klarigi al vi tion, kio ankoraŭ ne estas tute klara al vi.
Ekzistas pluraj manieroj por diri, ke iu parolas iun aŭ alian lingvon.
- Li parolas angle. (Angle finiĝas per E, do estas adverbo. Adverbo pli difinas ne-substantivecan vorton, ĉi tie la verbon "parolas". La parolado okazas "en la angla lingvo")
- Li parolas la anglan [lingvon]. (Ne vere necesas aldoni la vorton "lingvon". Tiu vorto povas resti subkomprenata.
- Li diras ion en la angla (Sen fina N, ĉar ne temas pri nova stato, ne temas pri movo aŭ pri io simila. Alie dirite: oni ne ellasis prepozicion: la prepozicio "en" ne estas ellasita)
Se vi bezonas helpon, ne hezitu peti ĝin. La Esperantistoj ĉe Tatoeba volonte helpos vin!
Grandan dankon!
Ne dankinde :-)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #131624
added by GrizaLeono, September 22, 2011
linked by GrizaLeono, September 22, 2011
linked by mraz, August 12, 2016
linked by mraz, August 12, 2016
linked by ZegPhig, August 12, 2020
linked by PaulP, August 13, 2020
linked by PaulP, August 13, 2020