ebleco -> eblo (vd. http://eo.lernu.net/lernado/gra...j/oe-eblo.php)
La supozata distingo inter eblo kaj ebleco restas nebula al mi. Ŝajne ankaŭ al niaj elstaraj verkistoj, ĉar en la Tekstaro, aperas 370 uzoj de ebleco, kaj 403 de eblo. Komparo de tiuj ekzemploj indikas tre similajn uzojn en la du listoj. Mi notas ke en "Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto", de John Wells, la vorto "eblo" aperas nur unufoje, en listo de sufiksoj. "Ebleco" aperas 18-foje, en diversaj frazoj, kie iuj aliaj verkistoj (eble) uzus "eblon".
Mi ankaŭ legis la neklaran "klarigon" de lernu.net, kaj ŝajnas al mi ke la donita ekzemplo de ĝusta uzo de "ebleco" similas al tiu ĉi Tatoeba frazo. Lernu.net subtenas la frazon, "Estas granda ebleco, ke pluvos morgaŭ." Ĉu ne paralela al "Ekzistas ebleco, ke mi iros al Usono venontjare"?
Aperas similaj neklaraj distingoj en PIV kaj Reta Vortaro. Plena Analiza Gramatiko estas klara, sed kontraŭas PIV, ReVon, la Tekstaron, kaj zamenhofajn ekzemplojn. PMEG donas neniun ĝustan uzon de "ebleco", kvankam ĝi indikas ke ĝusta uzo povus ekzisti. Ĝi konsilas al ni sekvi Zamenhof en la ĝenerala uzado de "eblo" anstataŭ "ebleco". Eble bona konsilo, sed PIV, ReVo, kaj la Tekstaro donas zamenhofajn ekzemplojn de "ebleco".
Se iu povos klarigi pli klare al mi la distingon, mi estos tre feliĉa.
> Mi ankaŭ legis la neklaran "klarigon" de lernu.net, kaj ŝajnas al mi ke la donita ekzemplo de ĝusta uzo de "ebleco" similas al tiu ĉi Tatoeba frazo.
Jes, ju pli mi legas kaj relegas ĝin, des pli mi pensas ke eble vi pravas. Pro tio, ke mi vidis tiom da eraraj uzoj de "ebleco", mi tro facilanime provas korekti ĝin! Do ni lasu la frazon ekzisti en paco!
Dankon, PaulP. Kaj mi dankus, se vi decidus klarigi al mi en privata mesaĝo iom pli pri via maniero analizi situacion, kaj elekti inter eblo kaj ebleco.
Al la demando pri la diferenco mi emas tute spontane respondi.
"Ebleco" priskribas la fakton, ke io estas ebla.
"Eblo" estas tio, kio estas ebla.
Ekzemploj:
Mi dubas pri la ebleco de feria vojaĝo en la nuna tempo.
(Ferii nun verŝajne tute ne eblas.)
Ni havas du eblojn: vojaĝi al maro aŭ al montaro.
(Ni povas decidi por unu el tiuj du konkretaj elektaĵoj).
Ĉu tiu respondo estas trafa kaj helpa, decidu vi.
Dankon, Alexander. Via klarigo helpas al mi.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #262155
added by Koninda, September 27, 2011
linked by Koninda, September 27, 2011