Flago: Esperanto
-> en la fridujo.
Mi malbone komprenas artikolo "la". Se devas skribi "Nutraĵo en la fridujo", ĉu ankaŭ devas skribi "La nutraĵo estas en la fridujo". Pro kio "fridujo" estas pli difinita ol "nutraĵo"?
Se en la artikolo "la" mankas, en Esperanto tio signifas, ke temas pri iu nedefinita fridujo. Oni ne precipe scias, en kiu. Vi povus anstataŭe skribi "iu" aŭ "unu" sen forte ŝanĝi la signifon. Ankaŭ povas esti, ke estas ĝenerala esprimo kiu validas kutime kaj por ĉiu ajn fridujo kaj manĝaĵo.
Se ĉeestas la artikolo "la", tiam oni subkomprenu, ke temas pri precipa fridujo, kiu estas konata al ambaŭ la parolanto kaj la aŭskultanto.
"Nutraĵo estas en fridujo." do povas signifi, ke:
...ĝenerale ajna nutraĵo troviĝas en (eble diversaj) fridujoj,
...iu neprecipa nutraĵo (ni ne konas) troviĝas en iu nedefinita fridujo (ne klaras, en kiu), aŭ
...iom da nutraĵo troviĝas en unu fridujo, sed mi ne diras, en kiu.
"La nutraĵo estas en la fridujo." signifas, ke:
...precipa nutraĵo pri kiu ni ambaŭ scias, eble ni jam menciis ĝin antaŭe en la konverzacio, troviĝas en unu precipa fridujo, kiun ni eble ankaŭ antaŭe menciis, kaj pri kiu ni ambaŭ scias, kiu (kaj eble kie) ĝi estas.
Vi tradukis el la serba lingvo, kiu ne havas artikolojn, kaj kutime ne distingas inter tiuj diversaj signifoj. Via esperanta traduko do taŭgas ĉiukaze. Fakte kio (disputeble) malĝustas, estas la tradukoj EL Esperanto, ĉar ili parte supozas konatecon de la fridujo (the, au, nel), kaj kaze de la itala, eble eĉ de la nutraĵo (del), sed tiukaze mi ne certas.
Laŭ mi, vi ne devos ŝanĝi vian tradukon. Ĝi signifas, ke iu ajn nutraĵo troviĝas en unu al la aŭskultanto nekonata fridujo. Tiun signifon vi elektis.
Mi scivolemas, ĉu vere indas peti la aliajn tradukantojn korekti siajn frazojn laŭ la vera signifo de la esperanta frazo, kiu ne enhavas artikolojn kaj do parolas pri nedefinitaj aĵoj...
Tre estimata Vortarulo,
Dankon pro bone klarigita maniero de uzado de artikolo "la".
Baze, mi skribis pri nedifinita nutraĵo, kaj ankaŭ pri nedifinita fridujo. Pro tio mi opinias ke frazo estas bona. Nun, ĉi tio estas klara.
Miaj duboj mi probable povus solvi per pronomoj "via nutraĵo", mia fridujo" k.s.
Ankotaŭ foje dankon!
Estas nutraĵo en la fridujo. (?)
Estas manĝaĵo en la fridujo. (?)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1135373
added by Dimitrije, September 29, 2011
linked by Dimitrije, September 29, 2011
edited by Dimitrije, September 29, 2011
linked by sacredceltic, September 29, 2011
linked by nonong, October 14, 2012
linked by PaulP, March 18, 2015
linked by PaulP, March 18, 2015
linked by PaulP, March 18, 2015
linked by PaulP, April 26, 2015
unlinked by PaulP, May 20, 2015
unlinked by PaulP, May 20, 2015
unlinked by PaulP, May 20, 2015
unlinked by PaulP, May 20, 2015
unlinked by PaulP, May 20, 2015