Mankas verbo en via frazo.
Mi proponas:
surgrimpon --> surgrimpis sur
nenia kontestado
mi ŝanĝigas ĝin
[mi ŝanĝas]
Alexander pravas (laŭkutime :)
Jen klarigo: "ŝanĝi" estas transitiva verbo (tion vi povas vidi ĉe http://vortaro.net/#%C5%9Dan%C4%9Di per la indiko "(tr)" post la vorto)
Se vi skribas "mi ŝanĝigas ĝin", tio signifas, ke vi igas alian personon ŝanĝi ĝin. Tio eblas, sed Alexander kaj mi supozas, ke vi mem kapablas ŝanĝi frazon :)
En iuj lingvoj (interalie en la nederlanda, mia gepatra) multaj verboj havas KAJ transitivan KAJ netransitivan signifon. En Esperanto la baza verbo havas AŬ transitivan AŬ netransitivan verbon. Oni povas ŝanĝi netransitivan verbon en transitivan per aldono de la sufikso "ig". Aliflanke oni povas ŝanĝo transitivan verbon en netransitivan aldonante la sufikson "iĝ", sed tion vi verŝajne jam scias.
(Ĉiu ja foje estas ne atenta, ĉu ne?)
ja, mi sentas, ke mi neniam refaros tian eraron...
dankon al ambaŭ pro via senfina pacienco!
Al marcelostockle:
La vorto "ŝanĝigas" mem ne estas erara, sed ĝi havas alian sencon ol "ŝanĝas". Cetere, la frazon posedas Tlustulimu, do vi tute bone povintus uzi "ŝanĝigas" por esprimi, ke vi igos lin ŝanĝi la vorton.
Al Tlustulimu:
Laŭ http://vortaro.net/#Fu%C4%B5i-monto la nomo de tiu monto en Japanujo estas "Fuĵi-monto".
(La japanan mi mem tute ne regas!)
He, Marcelo, dankon pro via pacienco legi konsilojn. ;-)
Dankon pro la informoj. Mi jam korektis la nomon de la monto, ĉar mi ja havas NPIV el 2002.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1104570
added by Tlustulimu, October 21, 2011
linked by Tlustulimu, October 21, 2011
edited by marcelostockle, August 31, 2012
linked by marcelostockle, August 31, 2012
linked by marcelostockle, August 31, 2012
linked by al_ex_an_der, August 31, 2012
linked by al_ex_an_der, August 31, 2012
edited by Tlustulimu, September 2, 2012
linked by Pfirsichbaeumchen, December 15, 2013
linked by CK, January 11, 2019