Kial "lia" kaj ne "sia"? La subjekto de "voki" estas iu alia ol la subjekto de "aŭdis".
Plie mi ne certas, ĉu oni povas diri "aŭdi voki" (neniu trafo en Tekstaro). Do eble
Li ne aŭdis, ke oni vokis lian nomon.
Eble neniu „aŭdis voki” en Tekstaro, sed amaseto da „aŭdis paroli”, kio esence estas la sama strukturo.
Mi trovis nur dek trafojn de "aŭdis paroli" en Tekstaro. Tio estas praktike neniom.
Laŭ mi la problemo estas, ke mankas subjekto de la verbo "voki". Kiu aŭ kiuj vokis? Oni vokis.
Jes, mi parolas denaske tian lingvon, kiu havas multajn tiajn frazekvivalentojn, sed en ĝi oni uzas t.n. personajn finaĵojn por montri, kiu estas subjekto aŭ objekto de la neŭtrala moda verbo.
Esperanto ne havas tiajn finaĵojn. PMEG konstatas, ke
(https://bertilow.com/pmeg/grama...oj.html#j-vsm)
> Normale kaj baze la senca subjekto de I-verbo estas la subjekto de la ĉefverbo de la sama frazo.
Ekzemplo:
Ili volas trinki.
= Ili volas, ke ili trinkas/os
Se la neŭtrala moda verbo havas alian subjekton (kiel ĉiokaze estas), oni devas iel indiki tion. Kiam la ĉefverbo estas vidi, aŭdi, senti, imagi aŭ simile, oni uzas specialan esprimon kun objekto. Ekzemplo el PMEG
(https://bertilow.com/pmeg/grama...to.html#j-tfl)
Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli.
= Mi denove aŭdas, ke vi parolas.
Laŭ tiu logiko
Li ne aŭdis **onin** voki lian nomon.
aŭ
Li ne aŭdis, ke oni vokis lian nomon.
> Laŭ mi la problemo estas, ke mankas subjekto de la verbo "voki". Kiu aŭ kiuj vokis? Oni vokis.
Miaopinie vi pravas. Mi ŝanĝos la frazon. Dankon.
Mi devus serĉi, kion Zamenhof diris pri tio en siaj "Lingvaj respondoj"
Mi aldonis "iun" kiel subjekton de "voki". Nun ni ankoraŭ ne scias, ĉu "Li" estas la sama persono, kiu estas en "lian".
Ĉu tiu dubo ne ekzistas en la finna frazo?
Dependas de, kiel oni formulas la frazon.
- Hän ei kuullut itseään kutsuttavan : (lit.) Li ne aŭdis onin voki lin mem.
La esprimo uzas frazekvivalenton en pasivo por montri, ke iu(j) nespecia(j) homo(j), oni, vokis la subjekton mem.
- Hän ei kuullut jonkun kutsuvan : (lit.) Li ne aŭdis iun voki.
La esprimo uzas frazekvivalenton en aktivo kaj estas komprenita tiel, ke iu vokis la subjekton "li". Notu, ke miakomprene tia senobjekta uzo en Esperanto ne estas rekomendinda.
- Hän ei kuullut jonkun kutsuvan häntä : (lit.) Li ne aŭdis iun voki lin.
La esprimo uzas uzas frazekvivalenton en aktivo. Laŭ la norma lingvo la du "li" montras malsamajn personojn, sed en la parollingvo ambaŭ interpretoj estas eblaj.
- Hän ei kuullut, kun joku kutsui häntä : Li ne aŭdis, kiam iu vokis lin.
La esprimo uzas subfrazon. Same kiel en Esperanto: ne eblas diri, ĉu temas pri la sama persono aŭ ne.
Mi povus skribi: "Li ne aŭdis sian nomon esti vokata de iu." aŭ, iom pli koncize: "Li ne aŭdis sian nomon vokati de iu." :-)
aŭ "Li ne aŭdis sian nomon vokata de iu.". En la lasta frazo "vokata" estas predikato, do en la nominativo.
Kiu kontraŭas kiun frazon?
Mi pensas, ke la nuna
Li ne aŭdis iun voki lian nomon.
(He didn't hear that someone called his name)
estas la plej bona el la alternativoj. Mi persone trovas esti-pasivon kun de-komplemento ofte tro peza esprimo.
Bone, dankon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #132484
added by GrizaLeono, October 21, 2011
linked by GrizaLeono, October 21, 2011
linked by PaulP, November 14, 2020
edited by GrizaLeono, November 15, 2020
linked by Metsis, November 15, 2020
linked by Metsis, November 15, 2020
linked by Metsis, November 15, 2020
linked by Metsis, November 15, 2020
linked by Pfirsichbaeumchen, November 15, 2020