Pri "devas" mi opinias, ke ĝi estas laŭvorta traduko de nacilingva esprimo kun la signifo "supozeble", "tre verŝajne", "certe".
Mi proponas: "Jam estas la deka horo. Mia patrino verŝajne koleras."
Post du semajnoj sen reago mi realigis la proponitan ŝanĝon.
Do, mi foriras por eta ferio, kaj iu subite redaktas miajn frazojn! Mi devas esti kolera...
Sed fakte, mi ŝatas la proponon. Ĝi donas pli klaran indikon de la pensa/logika analizo de parolanto. Tamen, mi deziras diri ke mi trovis en La Tekstaro ekzemplojn de simila uzo al tiu, kiun mi antaŭe proponis. Kabe, en "La Faraono", ekzemple.
Nu, la regulo estas tia, ke post du semajnoj sen reago iu tekstara bontenanto "korektas" la frazon. Kutime la "korektanto" estas alia persono ol tiu, kiu sendis komenton.
Ofte okazas, ke oni trovas malsamajn ekzemplojn en tekstaro.com
Ĉu Kabe eble kabeis pro tia afero? :-)
Mi ja ĝojas pro tio, ke vi ne koleras!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #31737
added by Koninda, October 25, 2011
linked by Koninda, October 25, 2011
linked by PaulP, August 26, 2016
edited by PaulP, August 26, 2016
linked by martinod, August 26, 2016
linked by glavsaltulo, August 1, 2019
linked by glavsaltulo, August 1, 2019
linked by glavsaltulo, August 1, 2019