Kial vi almentis "-ĉjon"? La nederlanda versio ja nur havas "Tom", ne "Tommy" aŭ "Tomtje" aŭ "Tompje" (ĉu tiel eble en la nederlanda?). Do, pli bona traduko sen propra aldono estus ja simple "Tom".
Tom estas mallongigo de Thomas. Kutime mi uzas la nomon el la nederlanda aŭ franca frazo, sed ĉi tie mo volis eviti la aldonon de iom stranga akuzativiga "vosto".
Alia eblo estas la uzo de "je": Mi petis je Tom malfermi... (Iuj proponis neologismon "na" por tio, sed post diskuto en la listo "la bona lingvo" mi uzas "je", kiu estas fundamenta vorto).
Se vi preferas tion, mi volonte ŝanĝos la frazon.
Tom povas esti mallongigo, sed en la plejparto de kazoj verŝajne ne estas. Mi konas kelkajn Tom-ojn, kiuj tute ne nomiĝas Thomas fakte.
Fakte, Esperanto funkcias bone sen la aldono de iuj sufiksoj al nomoj. Mi mem ne uzus iun sufikson tie en la parolata lingvo (tion mi nur malofte faras kaj nur ŝerce kun nomojn kiuj jam finiĝas per vokalo, kiel Leo aŭ Lisa).
Eble eĉ "al" aŭ "de" povus funkcii ĉi tie. Ĉu oni povas peti de Tom, ke li faru iun? Hm, eble jes... Sed "je" ankaŭ sonas kiel bona solvo.
Mi anstataŭigis -ĉjon per je...
Je Tom ---> Tomason aŭ Tomĉjon
"Je Tom" ŝajnas al mi iomete nekutima... :-))
Nu, "Tom" estas nomo kaj nomojn oni kutime ne tradukas (Tom ne nepre estas mallongigo de alia nomo). Kaj se oni ne povas simple alglui la n-finaĵon, oni restas kun almenaŭ 4 eblecoj:
1) Mi petis Tom... (sen markilo)
2) Mi petis je Tom... (ĝuste laŭ Fundamento, se mi ne eraras)
3) Mi petis na Tom... (evitinda neologismo)
4) Mi petis Tom-on... (eble nur "Tomon"; sed tio ĉiukaze aspektas kaj sonas strange)
Laŭ mi, la unuaj du variantoj (Tom / je Tom) estas nepre la plej bonaj. Pli bonaj ĉiukaze ol inventi iun nomon aŭ uzi tute alian nomon kiel "Tomaso". La frazo ja ne temas pri Tomaso.
Vidu ankaŭ http://vortaro.net/#Tomo (mi trovis ĝin pro alia rimarko)
La neologismon "na" mi ne ŝatas uzi. Mi do uzis "je".
Mi aldonos frazon kun "Tomon".
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #821402
added by GrizaLeono, October 28, 2011
linked by GrizaLeono, October 28, 2011
edited by GrizaLeono, October 31, 2011
linked by marcelostockle, June 3, 2012
linked by marcelostockle, June 3, 2012
linked by MarijnKp, December 16, 2020