Tiu "only too pleased" estas interesa en la angla. Mi dubas ke esperantistoj dirus "nur tro feliĉa". Sed ĉu "ja" estas trafa traduko?
Laŭ mi, eĉ la "tro" estas ne tre taŭga traduko ĉi tie. Ĉu la angla frazo ne simple indikas, ke ŝi estas ege feliĉa? Parolanto de la angla aŭ germana povas kompreni ĝin, sed mi ne certas pri aliaj... oni eble komprenus, ke ŝi estas pli feliĉa ol ŝi fakte estu (--> "tro") kaj ke la parolanto de la frazo supozas, ke la aŭdanto jam scias tiun fakton (--> "ja").
Eble pli bonas diri "ŝi estas ege feliĉa" aŭ "sufiĉe multe" aŭ ion similan...
La frazo "only too pleased" estas sufiĉe ofta idiotismo en la angla, kiu signifas troa preteco kun malbonaj konsekvencoj. Aŭ troa ŝato, same kun malbonaj sekvoj. Do, la angla frazo indikas ke ŝia preteco sekvi la konsilojn de viroj kaŭzos problemojn por ŝi. Nu, kiel ni komuniku tiun ideon al la internacia esperantistaro?
Ah, mi ne sciis, ke ĝi ankaŭ havas vere negativan konotacion. Do, tiel eble vere taŭgas la "tro" en tiu ĉi frazo (se la komprenata pensado malantaŭ tiu ĉi frazo estu "Ŝi ne estu tro kredema pri konsiloj de viroj.").
Jes, tiel estas. "Ŝi" eble estas entuziasma, sed la parolanto antaŭvidas la problemojn, kiujn tiu kredemo kaŭzos al ŝi.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #315764
added by Koninda, October 31, 2011
linked by Koninda, October 31, 2011
edited by Koninda, October 31, 2011