> stacio -> televida programo (ĉar "stacio" ja estas trafika, teĥnika aŭ alia haltejo)
En vikipedio mi trovis la vortojn stacio kaj kanalo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Televido
Fakte televidstacio estas elsendejo aŭ elsendorganizo. Kanalo estas teĥnika vojo (frekvenco). Programo estas tio, kion oni planas elsendi, sed la sama vorto estas uzata por programero (elsendaĵo).
Laŭ mi, stacio plej bone diras kion mi volas diri: tio kion oni serĉas elektante difinitan kanalon.
Vi parolis pri Vikipedio - sed pri "televido".
Sed, sub la terminoj "stacio" kaj "kanalo" mi ne trovis saman signifon, kion oni deziras esprimi.
Kiam vi televidus, mi ja ofte volus ŝanĝi la programon, do la televidan programon.
"Kanal" aŭ "Station" estas samsonantaj vortoj el la germana kun multaj diversaj signifoj.
Sed mi opinias, ke la Esperantaj signifoj de "kanalo" kaj "stacio" en tiu ĉi frazo ne egalas al la germana (ankaŭ laŭ Vikipedio).
Do, se vi ekzemple ŝanĝus frekvencon, vi ja volus ŝanĝi ian programon, ĉu ne?
La programoj restas: mi povas nur elekti, ne ŝanĝi. Kaj ĉu mi vere elektas programon? Foje jes, sed ne ĉiam: mi ofte nur volas vidi kiun programon elsendas mia preferata stacio.
Pri la vortoj "stacio" kaj "kanalo" en Vikipedio: legu http://eo.wikipedia.org/wiki/Kanalo, signifoj 5 kaj 6.
Jes, jes. Mi jam legis.
Sed alia pensvojo: Retraduku la Esperantan frazon en alian lingvon. Ĉu ekestos frazo kun sama signifo kiel la origina frazo? Mi ne povas kredi tion!
Ĉar "stacio" ja signifas:
1. Loko, kie haltas publikaj trafikaj veturiloj, vagonoj, ŝipoj, por preni aŭ lasi la pasaĝerojn kaj varojn.
2. Teĥnika establejo por generado, konservo aŭ plusendo de energio, komunikoj... k.t.p.
Ĉu vi komprenas mian problemon?
Teĥnika establejo por generado, konservo aŭ plusendo de energio, komunikoj... k.t.p.
Do ankaŭ por televidaj elsendoj? Kaj ĉu ĉiu televida stacio elsendas sian specifan programaron?
Kie estas la problemo?
Vi diris: "Teĥnika establejo ..., ankaŭ por televidaj elsendoj."
Ĉu vi al la televidilo ŝanĝas teĥnikan establejon?
Vi nur ŝanĝas televidan elsendon aŭ programon. La establejo povas resti. Multaj establejoj havas plurajn programojn.
Kaj, kiel mi jam diris: la retraduko estas ĉe Tatoeba grava fakto. La rekte ligitaj frazoj havu saman signifon, ĉu ne?
Amike
Kiel mi jam diris, mi serĉis bonan vorton por "tio kion oni serĉas elektante difinitan kanalon". Ĉu difinitan programon? Tre ofte ne. Oni serĉas la nunan programon de difinita elsendejo (stacio).
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #660285
added by martinod, November 1, 2011
linked by martinod, November 1, 2011
linked by martinod, November 1, 2011
linked by martinod, November 1, 2011
linked by martinod, November 1, 2011
linked by PaulP, October 9, 2018