malsama > malsame
Ŝajnas ke post "aspekti" oni uzas adverbon laŭ PIV, Jen:
aspekt/i (ntr) Prezentiĝi al la vido kun ia(j) ekstera(j) eco(j): aspekti pale Z, malbele Z, saneZ, mizereZ; ĉi tiu ĉambreto aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiamZ; la gaje aspektantaj domojZ; bele aspektas,
Dankon. Mi ŝanĝis la frazon laŭ via sugesto. Mi tamen memoras diskuton pri alia frazo, en kiu membroj de Tatoeba donis zamenhofajn ekzemplojn kun "aspekti" plus adjektivo. Serĉante en Tatoeba, ekzistas multaj frazoj kun adjektivo, kaj multaj kun adverbo. Do, almenaŭ ĉi tie, ambaŭ formoj aperas. Mi ne havas propran opinion pri praveco en la elekto.
Dankon por la respondo.
Mi notis ke la vorto 'ŝajnas' ofte havas adjektivan komplementon.
Jes, kaj estas tre malfacile klarigi kial la uzo varias inter tiuj tre similaj verboj, "ŝajnas" kaj "aspektas". Almenaŭ, ĝis nun, mi ne vidis klarigon, kiu bone eksplikas la kialon de la pli ofta uzo de adjektivo post unu, kaj adverbo post la alia.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #242663
added by Koninda, November 3, 2011
linked by Koninda, November 3, 2011
edited by Koninda, April 16, 2012
linked by PaulP, July 28, 2020