ĉu aero povas "sentiĝi"?
Jes. La nederlandlingva kaj anglalingva frazoj diras la samon.
Mi ĵus demandis al mia edzino, kiel ŝi dirus ion tian en la franca. Ŝi respondis "froid au toucher".
La ĝusta signifo de sent-iĝas ne estas "senti sin". Tio povas esti "falsa amiko" por franclingvanoj.
Ekzemple "naskiĝi" ne signifas "naski sin".
Bonvulu legi pli pri -iĝ- ĉe:
http://bertilow.com/pmeg/vortfa...iksoj/igh.html
Jen kelkaj similaj frazoj el http://tekstaro.com :
"ĉar la malvarmo ordinare nur tiam sentiĝas plej forte, kiam ĝi scias, ke ..."
"ĝia lumo jam sentiĝis agrable varma."
"krom kie sentiĝis kruela trablovo de la pordo," (trablovo signifas "courant d'air")
"Nepriskribebla humido sentiĝis en la ĉambro"
Jes, tio malfacilas por francalingvanoj.
Dankon!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #755067
added by GrizaLeono, November 6, 2011
linked by GrizaLeono, November 6, 2011
linked by sacredceltic, February 7, 2012
linked by marcelostockle, June 25, 2012