Ĉu vi mem sentas kontenton pri tiu solvo?
Tute ne. Sed mi ne sukcesis trovi pli kontentigan.
Ĉu vi havas bonan proponon?
Tradukmaŝino proponas elangligon: "Mi rezervis ĝis Parizo." Hm!
Mi ligis al la angla "I booked throuĝ to P." la koncedinde ne tre mallongan. "Mi mendis la kompletan intineron ĝis Parizo."
Kaj ĉu vi kredas aŭ ne, tiu tradukmaŝine kreita, sentamtama
"Mi rezervis ĝis Parizo." ŝajnas al mi tute bona. Kio mankas en tiu frazo? Nu, ĝi ne klare indikas ĉu vi survoje devas ŝanĝi la trafikilon aŭ ne. Sed tion verŝajne dirus la kunteksto, ja oni en reala konversacio ne nur diras unu frazon, ĉu ne. Kaj "ĝis" estas ioma akcento de la fakto, ke vi ankaŭ povus rezervi/mendi/aĉeti veturadon por nur parto de la vojo, do kun ono de sagaco eblas konkludi, ke vi ja devos transiri de unu trajno/buso/aviadilo al alia. Do mi nun iom ludis la rolon de advokato por la bedaŭrinda tradukoprogramo, kiu ja ne povas defendi sin mem. :)
Nu, ankaŭ al mi ĝi plaĉas. Mi uzis la tradukmaŝinon nur post via rimarkigo.
Fakte tiu tradukmaŝino ĉe http://traduku.net/al_esperanto.php estas tre bona, precipe kun la opcio "nove", per kiu oni vidas alternativajn tradukojn por la vortoj, sur kiuj oni metas la muson. La aŭtoroj de tiu programo meritas laŭdon. Cetere eblas glate kunlabori kun ili.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1057021
added by GrizaLeono, November 11, 2011
linked by GrizaLeono, November 11, 2011
edited by GrizaLeono, November 12, 2011
linked by PaulP, February 20, 2017