"parolante" ne rilatas nur al vi en tiu frazo, do la -ante finaĵo ne ŝajnas al mi pravigebla.
Oni povas demandi al si, kiu estas la subjekto de la adverbo "parolante" (kaj ĝenerale de ajna adverbe uzata participo en frazo. Laŭ mi la respondo estas, ke la subjekto de la ĉefa verbo samtempe estas la subjekto de tiu adverbo.
En la nuna frazo la subjekto estas "vi". Se mia rezonado ĝustas, la signifo de la nuna frazo estas: Dum vi parolas pri fremdaj lingvoj, ĉu vi parolas france?
Sed mi konfesas, ke eblas subkompreni alian frazon, ekzemple jene:
Dum ni parolas pri fremdaj lingvoj, mi volas demandi al vi, ĉu vi parolas france.
Mi do elpensu novan frazon, evitante diversajn interpretojn.
Ne hezitu kritiki ĝin!
Ĉu ankaŭ tiaj esprimoj povus taŭgi? :
Precize koncerne fremdajn lingvojn...
Ĝuste rilate fremdajn ...
Se temi pri fremdaj lingvoj
Koncerne fremdajn lingvojn... Jes! Tute bone. Mi ne aldonus "precize".
Rilate fremdajn lingvojn.... Jes!
Pri "Se temi ..." mi havas problemon. Mi ja scias, ke iuj aŭtoroj uzas tiajn esprimojn, supozeble laŭvorte transprenitajn el nacia lingvo. Ĉu vi jam vidis ion similan en fundamentaj aŭ oficialaj tekstoj? Mi ne memoras tiajn esprimojn. Tamen mia memoro ne ĉiam fidindas :-((
Akceptebla ŝajnas al mi la esprimo "Se temas pri ...."
Ne hezitu sendi viajn bonajn proponojn al Tatoeba.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #462258
added by GrizaLeono, November 23, 2011
linked by GrizaLeono, November 23, 2011
linked by marcelostockle, April 28, 2012
linked by marcelostockle, April 28, 2012
linked by marcelostockle, April 28, 2012
edited by GrizaLeono, May 26, 2014
linked by PaulP, October 14, 2015
linked by PaulP, December 19, 2015