Mi preferus diri: Li ĵus tagmanĝis, ...
@GrizaLeono
Vi iometete troigantiĝemantas ĉifraze :)
@Manfredo
Mi principe konsentas, atentigante ke anstataŭ "ĵus" devas esti "ĝuste". (Ĵus signas (momentolongan) antaŭtempecon, "ĝuste" samtempecon.)
Kara Manfredo kaj Aleksander,
Mi tradukis la francan frazon, kiu klare diras, ke li estis tagmanĝanta (en la belga franca: matenmanĝanta!).
Se mi rekte tradukus la anglan frazon mi akceptus la proponon de Manfredo, sed mi supozas, ke la persono, kiu tradukis ĝin en la francan, scias, kial li uzas tiom da vortoj "était en train de déjeuner". "Li" ne finis manĝi, li ne estis manĝonta, sed "manĝanta", maĉanta, ĝuanta la manĝaĵon, ...
Mi supozas, ke via rimarko ne celas la koncizan formon "estis manĝanta" --> "manĝantis". Iuj samregionanoj antaŭ kelkaj jaroj konvinkis min, pro tio, ke ili pli ŝatas tiun koncizan formon... kaj nun ankaŭ mi ŝatas ĝin.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #939968
added by GrizaLeono, December 13, 2011
linked by GrizaLeono, December 13, 2011