Ĉu oni uzas la sufikson "on" sen numeralo?
Mi ŝatus lerni, kion signifas "one" (Esperanto), sed neniu scias, kiam Alexander revenos...
one = parte
Dankon, PaulP. Nun mi pli malpli komprenas:
*-on/.
I- Suf., almetiĝanta al numeraloj k uzata por derivi vortojn, indikantajn unu el la egalaj partoj de tuto: tri estas duono de sesZ; unu tago estas tricent-sesdek-kvinono de jaroZ; dum tri kvaronoj da jaroZ; duono de ni mortosZ; el multaj milonoj fariĝas milionojZ; tri k duona funtoj da butero; duone dek estas kvin.
Matematikistoj iom timas nul-on-on, ĉar tiu nombro estas terure grandega...
Ĉi tie "one" estas uzata sen numeralo. Se oni ne antaŭmetas numeralon, oni povus supozi, ke temas pri subkomprenata nulo... La rezulto estus la inverso de nul, do grandega nombro...
(Atentu: ne tro pripensu tion! Tio povas okazigi kapdoloron)
Aŭ frenezecon. ☺
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1308947
added by al_ex_an_der, December 19, 2011
linked by al_ex_an_der, December 19, 2011
linked by LinguisticFusion, March 24, 2016