aĉeteblaj -> vendotaj?
Jes. Sed mi jam sendis similan frazon "Tiuj varoj ne vendiĝas."
Ne hezitu mem sendi vian proponitan frazon.
La problemo estas la ligilo inter frazoj, kiuj entenas ĉu "vendi", ĉu "aĉeti", verboj, kiuj tamen havas malan sencon.
Mi ne vidas la problemon: aĉeti kaj vendi priskribas la saman agadon, nur el malsama vidpunkto.
Laŭ mi,eĉ se vi pravas laŭfunde, montri "modelajn frazojn" per traduko, kiu esprimas malsamajn vidpunktojn, ne estas rekomendinde. Sed mi ne volas polemiki.
En la nederlanda miascie estas nur unu ĉefa esprimo "te koop" (aĉetebla) por diri, ke la nuna posedanto volas vendi ion. La franca "à vendre" iĝas "te koop" en la nederlanda.
Cetere la nederlanda vorto por "vendi" estas derivita de "aĉeti": ver-kopen, dum aĉeti = kopen. Por pli klare montri la diferencon, oni kelkfoje diras "aan-kopen" (aĉeti).
Tio iel similas al "prunt" en "prunte preni" kaj "prunte doni".
Gravas la demando: kion dirus germano, franco, esperantisto, kiuj troviĝus en la samaj cirkonstancoj?
Iuj diros "mi ne vendas tion", aliaj "vi ne povos aĉeti". Kaj la aŭskultanto komprenos la samon: mi serĉu en alia vendejo.
ĉu ne:
Tiuj artikloj ne estas aĉeteblaj.
http://www.reta-vortaro.de/revo...html#artikl.0o
Laŭ dana-esperanto-vortaro "estas aĉeteblaj" estas la ĝusta traduko
por "is for sale", dane "er til salg"
"http://m.vortaro.dk/#/salg
"Artiklo" estas neoficiala vorto.
artikl·o → var·o, komerc·aĵ·o laŭ http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv:_A
"Artiklo" ne ĉiam estas "varo; komercaĵo":
http://eo.wikipedia.org/wiki/Artiklo
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1334438
added by GrizaLeono, January 8, 2012
linked by GrizaLeono, January 8, 2012
linked by Leono, May 5, 2015
linked by martinod, May 5, 2015
linked by martinod, May 5, 2015
linked by martinod, May 5, 2015
linked by martinod, May 5, 2015
linked by martinod, May 5, 2015
linked by martinod, May 5, 2015
linked by martinod, May 5, 2015
linked by martinod, May 5, 2015
linked by martinod, May 5, 2015