funckio -> funkcio (cetere pli facile eldirebla!) :-)
Certe.
Kial parolanto faras tian eraron, oni (latine) nomas tion "lapsus linguae". Ĉu tia mistajpo do estas "lapsus digiti"? (Mi ne plu memoras al la kioma deklinacio apartenas "digitus", eĉ ne, ĉu digitus vere signifas fingron :-)
En Esperanto ĉiuj substantivoj apartanas al la sama.
Longe vivos Esperanto! (Tio fakte signifas, ke Esperantistoj dum sia tuta vivo memoras, kiel "deklinacii" vorton :-)
"lapsus calami" estas la preciza esprimo por skribita eraro (laŭvorte : glito de plumo). Digiti estas la genitivo de digitus (doctus sum cum libro: mi kontrolis en latina vortaro)
La italoj evitas tiajn misojn ĉar ili forŝlifis la latinajn stumbligaĵojn. ☺
functio -> funzione
Dankon al Nimfeo pro la klarigo.
Al Alexander: la germanoj evitas misojn inter co kaj ko. Iam, antaŭ kelkdek jaroj en la daŭre ŝanĝataj literumaj reguloj de la nederlanda oni rajtis libere elekti, kiun literon oni volas por tiu sono. Nun ne plu. Grekdevenaj "koj" estas skribataj "ko", latindevenaj estu skribataj "co". Tamen ne kredu, ke oni skribu "mikroskoop". Tio estus tro logika. Oni skribu "microscoop". Laŭ klarigo en la (fi)fama "verda libreto", ĉar tiu grekdevena vorto venis al ni "tra la latina".
Nepino nia nun devas parkerigi la neregulajn verbojn. Inter ili estas nenecesaj anglaj verboj simple transprenitaj kun ilia absurda angla literumo. Fi! Tio estas vangofrapo al la logiko, kiu ekzistis en la literuma sistemo de la nederlanda!
Longe vivos Esperanto!!!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #774017
added by GrizaLeono, January 10, 2012
linked by GrizaLeono, January 10, 2012
edited by GrizaLeono, January 21, 2014