Kiel aliaj lingvoj ankaŭ Esperanto havas sian propran manieron montri antaŭtempecon en subfrazoj.
En tiu frazo la tempoindikon de la ago en la dependa frazo (subfrazo) oni kalkulas kaj esprimas rilate al la tempo de la ago en la ĉefa frazo.
Mi pensis, ke vi venis por laboro.
En tiu momento en kiu okazas la pensado, la "pensata penso" koncernas ion (la venon) en la pasinteco.
Tio ne ŝanĝiĝas se ni parolas pri tio nun, kiam la pensado mem jam estas pasinteco.
Simple vidu la tempon de la veno nur en rilato al la (okazinta) pensado (do al la ago de la ago,kiun esprimas la verbo de la ĉefa frazo), en Esperanto ĝi ne havas rektan gramatikan rilaton al la nuntempo de la parolanto de la frazo.
Prave
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #25021
added by ismael_avila, January 15, 2012
linked by ismael_avila, January 15, 2012
edited by ismael_avila, January 16, 2012
linked by CK, September 7, 2021