Ĉu devas esti "estonto" aŭ "estonteco"? Mi neniam certas...
kutime "pensu pri"
Jes, eble tio pli bonas. Mi kredas, ke eble ekzistus malgranda malsamo inter "an etw. denken" kaj "über etw. nachdenken"; la unuan mi ŝatas traduki per "pensi je io" kaj la dua per "pensi pri io" aŭ "pripensi pri io".
Kion vi opinias? Ĉu "pri" tamen pli bonas?
Cetere, pli pensante, mi kredas ke "estonto" estas pli taŭga en la frazo, ĉar ne temas pri la abstrakta koncepto ĉi-kaze. Ĉu?
"estonto" aŭ "estonteco"
La substantivaj participoj ĝenerale reprezentas personon aŭ alian aganton (tio povas esti ankaŭ io nemateria, aŭ eĉ abtrakta, ekz. "multiplikanto", sed io, kio rolu iel kiel aganto). Antaŭ tiu fono "estonteco" estas la preferinda. Mi konfesas, ke mi foje uzas tamnen "estonto" pro mallongemo.
Logika kialo. Dankon.
Mi konsentas, kun vi, ke sub preciza rigardo estonteco rilatas pli al TEMPOkompreno kaj por reprezenti la estontan MONDOn la pli preciza vorto estas kredebeble estontaĵo, almenaŭ teorie. Pro analogio kun la plimulto de la aliaj uzoj oni emas apliki tiun vorton pli al unuopa fenomeno ol al la mondo kiel tuto (ĉu vi dividas tiun impreson?). Teoria precizeco ne ĉiam helpas en lingvo. Se oni ne volas uzi "futuro", tiam necesas iel decidi kiun nocion oni plilarĝigu. Ĉu plilarĝigi "estonteco" aplikante tiun vorton al la tuta estonta realo, iom forgesante pri la origina signifo de "eco" (Tja man sagt ja auch eine Frau sei eine Schönheit obwohl sie in Wirklichkeit eine Schöne ist, die sich durch Schönheit, die Eigenschaft, schön zu sein, auszeichnet aber streng logisch nicht mit ihrer Eigenschaft gleichgesetzt werden kann... - doĉ wen störts?) aŭ ĉu oni "forgesetu" la aganto-karakteron de "-anto"? Mi tendencas al la lasta, sed ŝajnas al mi, ke la plimulto aplikas "estonteco" en tiaj kazoj.
Mi komprenas la prepozicion "pri" tiel ke ĝi reprezentas kaj "über" en la germana vortoplekto "über etwas nachdenken" kaj "an" en "an etwas denken". Tial mi ne vidas signifodiferencon kompare kun la uzo de "je" (Komprebele en la GERMANA ja estas diferenco inter "über etwas ..." kaj "an etwas denken").
Pro la tute fleksebla signifo de la prepozico "je" vi ĉiukaze povas uzi ĝin sen zorgi ĉu iu tion povas nomi gramatika eraro. Tamen laŭ la celdifino, kiun Zamenhof donis al "je", oni uzu ĝin nur tiam, kie ne disponeblas taŭga (alia) prepozicio.
"pensu pri", mi kredas.
(Nun mi vidas, ke Alex ĵus skribis pri tio; mi ne konsciis pri tio, skribinte mian komenton supre).
Dankon pro la informigo. Mi pensas nun, ke "pri" vere pli bonas, ĉar oni ja ne simple pensu la penson "Estonteco." sed vere pri ĝi. Do, tion mi nun ŝanĝos.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #783457
added by Vortarulo, January 29, 2012
linked by Vortarulo, January 29, 2012
linked by marcelostockle, January 29, 2012
edited by Vortarulo, January 29, 2012