Punktoj necesas - "tcati .i pinxe .i xamgu"
Per Loĵbano, punktoj estas ne devigaj. Multaj spertuloj ne uzas ilin. Ekzistas Loĵbanaj libroj tute sen punktoj.
Ni havas nur unu "spertulon" - http://dag.github.com/cll/ ;).
La punktoj estas grava parto de la Loĵbana sonotaktiko. Se vi ne uzas ilin, vi grandigas probablecon de misprononco.
Ĉu munti la punktojn estas malfacile por vi?
Munti la punktojn ne estas malfacile, sed ili estas ja NE devigaj. Nu, se oni ne uzas la punktojn, ili estas ja implicataj. Miaopinie, Loĵbano ŝajnas esti pli bela senpunkte. Ili estas NE devigaj.
Jes, la punktoj ne estas absolute devigaj, sed ili estas helpetiloj por legantoj.
La punkto signifas glotŝtopon aŭ paŭzon. Se oni jam kutimiĝas legi Loĵbanon, oni scias kie la punktoj estus. Plue, estas stilo ĉu oni uzas ilin aŭ ne.
Vi estas prava. Sed, kial vi pensas, ke viajn loĵbanajn frazojn legos nur spertuloj? Kial vi forgesas pri novuloj, kiuj ne povas legi flue?
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by nonong, April 5, 2012
linked by rpglover64, September 18, 2012