"ene" kaj "ekstere"
Mi ne vidas sencon en tiuj akuzativoj. Eble aliaj lingvoj akceptus tie sencon de direkto, sed en Esperanto, laux mi, ne estas eblas.
Mi konsentas kun Gyuri. La uzo de n-finaĵo post adverbo nepre indikas almovon, kaj pro tio, forte dependas de la verbo. "Esti" ne indikas almovon, do ankaŭ mi elektus ""ene" kaj "ekstere".
Mi tute komprenas viajn protestojn kaj mi mem ne vere certas, ĉu mia tradukaĵo ĝustas, sed lasu min almenaŭ klarigi:
Ne ĝustas ke n-finaĵo indikas almovon - ĝi nur indikas direkton! Mi ja povas ekzemple rigardi urben sen moviĝi entute.
Tial ankaŭ mi uzis la - mi konfesas - ĉi tie tre strangajn formojn "enen" kaj "eksteren". Sed la originala germana frazo parolas pri la flanko de la muro, kiu estas videbla de en la domo (do "montras" enen) kaj pri la alia flanko, kiu estas videbla de ekster la domo (do "montras" eksteren).
Aldone oni povus miskompreni la frazon se mi uzus "ene" kaj "ekstere", ĉar ekzemple "la skatolo estas ene blanka kaj verda ekstere" havas tute alian signifon. Se oni uzus tiun modelon por analizi "la muro estas blanka ene kaj verda ekstere" ĝi signifus, ke oni nur vidas verdon ĉirkaŭirante la muron. Sed se oni detruus la muron kaj rigardus kiel ĝi aspektas ene oni vidus, ke ĝi estas blanka.
Tamen finfine mi timas, ke la frazo estas gramatike ne akceptebla kun "enen" kaj "eksteren". Se vi havas ideon kiamaniere oni povas senmiskomprene komuniki la sencon de "je la ena flanko" kaj "je la ekstera flanko" vi tre helpus al mi. Eble ja estus la plej bona solvo skribi: "La muro estas blanka je la ena kaj verda je la ekstera flanko."? Kion vi pensas?
En PMEG mi trovis:
La interna flanko de pordo estas tiu flanko, kiu estas interne de la domo aŭ ĉambro. La malo de "ekster pordo" do ne estas "en pordo", sed "interne de pordo" (interne de la domo aŭ ĉambro).
Tio certe validas ankaux por "muro". Muro aux pordo ne estas kiel skatolo aux botelo, ekzemple. Estas kompreneble, ke, pro individuaj karakteroj de la ajxo mem, "interde de muro" kaj "interne de botelo" portas cxiu sian propran signifon, kiun la homa menso povas facile distingi kaj kompreni laux cxiu kazo.
Laux mi miskompreno ne havas lokon en tiu frazo. Se la parolanto dezirus vere celi la internajxon de la muro, tiam li devus uzi iun rimedon por komprenigi tion. Cxirkauxfrazo, kunteksto.. mi ne scias.
Ni eble povus diskuti pli pri la distingo inter direkto kaj almovo. Mi prenis la terminon "almovo" de miaj instruistoj, kaj ne insistas pri ĝi. Tamen, certe la koncepto ne limiĝas al fizika movo de la korpo de la parolanto. "Miaj pensoj flugas al vi en Moskvo" estas tute kredebla frazo, malgraŭ tio ke pensoj ne vere flugas, ne povas atingi Moskvon, nek vin, kaj se mi neniam vizitis Moskvon, mia tuta menso-bildo estas fantazio. "Miaj pensoj flugas urben al vi" estas malpli kredebla, sed oni ne protestus pro la flugkapablo de pensoj, nek manko de vera almovo. Homoj esprimas sin pli ofte metafore ol science. Sed malgraŭ ĉiu ebla klarigo kaj kialo, la plej grava afero estas ke Esperantistoj ne diras "La muro estas blanka enen kaj verda eksteren."
Mi malkonsentas plurtavole pri viaj zorgoj rilate al ebla miskompreno. Unue, miskomprenoj povas okazi pri amaso de naturaj frazoj. Homoj klarigas nur ĝis iu grado. Plejofte, miskompreno eblas, sed ne okazas. Sed sufiĉe ofte, miskompreno okazas, kaj plia klarigo necesas. Tio estas normala parto de konversacio kaj komunikado. Oni ne povas paroli nature, kaj samtempe strukturigi ĉiujn frazojn por eviti ĉiun eblan miskomprenon.
Sed en la nuna kazo, mi tre dubas ke miskompreno okazos. Se oni aŭdas/legas "la muro estas blanka interne kaj verda ekstere", homoj komprenos. ("blanka ene" estas pli dubsenca, laŭ mi, ĉar ĝi ne estas normala esprimo.) La baza supozo pri la muro estos ĝusta. Tiu frazo ja komunikas "blanka je la interna flanko" kaj "verda je la ekstera flanko". Se iu deziras komuniki alian ideo, nur tiam oni devos krei pli komplikan kaj eksplicitan frazon.
Mi ne konas la germanan sufiĉe por kompreni la nuancojn, sed estas normale ke unu lingvo donas pli da detaloj en specifa loko, kaj alia lingvo en alia loko. Malofte indas freneziĝi pri tiuj diferencoj, kiam oni provas traduki ĉiutagan frazon.
Bone, mi kredas vin, se vi certas, ke ne okazos miskompreno kaj cedas. La kaŭzo por mia "eksperimenta esprimmaniero" estis nur la klopodo imiti la germanajn esprimojn "nach innen hin" kaj "nach außen hin", kio simple ne bone funkcias en la esperanta. Sed vi ja verŝajne pravas pri tio, ke la kunteksto mem kunportas sufiĉajn nuancojn de la senco por ke la frazo estu adekvata.
Dankon Koninda kaj Gyuri por viaj bonaj komentoj!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1537652
added by jxan, April 17, 2012
linked by jxan, April 17, 2012
linked by Gyuri, April 17, 2012
linked by Gyuri, April 17, 2012
edited by jxan, April 17, 2012