klaso → leciono ??
Interesa defio. Nur en 'La Revizoro’, Zamenhof uzis 'klason' laŭ la senco de lerna kunsido en klasĉambro. PIV citas tion, sed ne subtenas tiun uzon per aliaj ekzemploj aŭ klarigoj. Cezaro Rosetti uzis la vorton 'lernoklaso' por simila ideo, kaj eble neniu sekvis lin. Lapenna uzis 'ĉiumatenajn Esperanto-klasojn' kaj 'vesperaj klasoj en la Esperanto-societo', kiuj ŝajnas esprimi similajn ideojn al la supraj ekzemploj.
Mi trovis ekzemplojn de tiu signifo de ‘klaso' en la verkoj de Piron kaj Štimec, kaj pli abunde en la artikoloj de Monato kaj La Ondo De Esperanto. Sed tiuj uzoj estas proporcie malmultaj.
Tamen, la vorto 'leciono' montras similajn problemojn. La plejparto de la uzoj en La Tekstaro, per la vorto ‘leciono', celas la lernindan materialon. Multaj el la frazoj specife klarigas ke la lernejano devas fari la lecionon aŭ lerni la lecionon ekster la lernejo, kaj inter la kunsidoj en la klasĉambro kun la instruistoj. Mi trovis tre malmultajn uzojn de ‘leciono', kiuj indikis specifan rilaton al specifa lerna kunsido en klasĉambro.
Estas strange, ke tiu gravega koncepto por lernejanoj, de deviga hora sidado en klasĉambro sub la okuloj de la instruisto, ne havas klaran terminon en Esperanto. Eble ĉar ni plejparte lernas la lingvon kiel plenkreskuloj. Por la nuna frazo, mi proponas la kunmetaĵon ‘klashoro’, kiu eble komunikas la kernon de la ideo.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #289156
added by Koninda, July 6, 2012
linked by Koninda, July 6, 2012
linked by al_ex_an_der, February 18, 2013
edited by Koninda, January 8, 2020
linked by glavsaltulo, January 24, 2020
linked by glavsaltulo, January 24, 2020