menu
Tatoeba
language
Registriĝi Ensaluti
language Esperanto
menu
Tatoeba

chevron_right Registriĝi

chevron_right Ensaluti

Foliumi

chevron_right Montri hazardan frazon

chevron_right Foliumi laŭ lingvo

chevron_right Foliumi laŭ listo

chevron_right Foliumi laŭ etikedo

chevron_right Foliumi sonregistraĵojn

Komunumo

chevron_right Muro

chevron_right Listo de ĉiuj membroj

chevron_right Lingvoj de la membroj

chevron_right Denaskaj parolantoj

search
clear
swap_horiz
search

Frazo n-ro 1748690

info_outline Metadatumoj
warning
Via frazo ne estis aldonita, ĉar ĝi jam ekzistas.
Frazo n-ro {{vm.sentence.id}} — apartenas al {{vm.sentence.user.username}} Frazo #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star Tiu ĉi frazo apartenas al denaska parolanto.
warning Tiu ĉi frazo ne estas fidinda.
content_copy Kopii la frazon info Iri al la fraz-paĝo
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Tradukoj
Malligi la tradukon link Igi ĝin rekta traduko chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} La ekzistanta frazo n-ro{{::translation.id}} estis aldonita kiel traduko.
edit Adapti tiun ĉi tradukon
warning Tiu ĉi frazo ne estas fidinda.
content_copy Kopii la frazon info Iri al la fraz-paĝo
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Tradukoj de tradukoj
Malligi la tradukon link Igi ĝin rekta traduko chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} La ekzistanta frazo n-ro{{::translation.id}} estis aldonita kiel traduko.
edit Adapti tiun ĉi tradukon
warning Tiu ĉi frazo ne estas fidinda.
content_copy Kopii la frazon info Iri al la fraz-paĝo
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Malpli da tradukoj

Komentoj

al_ex_an_der al_ex_an_der 2012-aŭgusto-03 2012-aŭgusto-03 12:47:27 UTC link Konstanta ligilo

hirtaj brovo > densaj brovoj

GrizaLeono GrizaLeono 2012-aŭgusto-04 2012-aŭgusto-04 11:51:08 UTC link Konstanta ligilo

Hm! Ĉu tereno, kiu estas "arbusta" nepre estu "densa"?

al_ex_an_der al_ex_an_der 2012-aŭgusto-04 2012-aŭgusto-04 23:50:16 UTC link Konstanta ligilo

Eble ni konsentas, ke multaj vortoj havas plurajn signifojn depende de la situacio en kiu ili rolas.

Mi iomete esploris, per kio aliaj lingvoj tradukas la anglan "bushy brows", mi trovas france "sourcils en broussailles", "sourcils épais"; germane: buschige Augenbraue, dicke Brauen, volle Brauen; italienisch "sopracciglia grosse"; "sopracciglia folte". La angla konas interalie "large; big (eye)brows"
Resume do en tiuj lingvoj oni uzas kiel ekvivalentojn de "bushy brows" tiujn vortojn (plus eble pliajn vortojn, sed certe la donitaj estas la ofte uzataj):
dika, larĝa, granda, densa, plena, arbust(ec)a
Ŝajnas la mi, ke ĉiu el tiuj vortoj taŭgas ankaŭ por redoni "bushy" en Esperanto. La unuaj tri parolas rekte pri la volumeno, "densa" kaj "plena" indikas kvaliton, kiu tre ofte karakterize akompanas pli grandan volumenon kaj "arbustece" povas priskribi la samajn brovojn per bildo. Cetere la proponitaj "densaj brovoj" estas la klara "guglo-venkanto".

Ke "bushy brows" povas signifi ankau hirta, por tio mi ne trovis indikon, sed mi ne povas ekskluzivi tion.

"Hirta" laŭ PIV havas du signifojn:
1 Rekte staranta
2 Konfuze malordigita, malglata

Certe oni povas ankaŭ brovojn nomi "hirtaj", sed prefere tiam, se ili estas tiaj (kaj konsciante, ke ne temas pri komplimento).
Denaskaj parolantoj de la angla bonvole diru, ĉu mi eraras nomante "hirtajn brovojn" angle "fuzzy brows" aŭ "rough brows".

Alia interesa vortigo estas "bristly brows" eble tradukebla per "bros(ec)aj brovoj". La signifo povas ampleks kaj "larĝa, plena, densa" kaj ankaŭ la unuan signifon de hirta, do ne la duan, kiu implicas negativan konkludon pri manko de flego.

Kaj kion diras niaj klasikuloj (en Tekstaro) rilate al la aspekto de brovoj? Ili rakontas pri:
kunkreskintaj brovoj (Internacia krestomatio)
kunkreskanta brovoj (Quo vadis?)
nigraj brovoj (Internacia krestomatio),(Patroj kaj filoj),(Marta), (La majstro kaj Margarita)
grizaj brovoj (La Faraono),(Patroj kaj filoj),(Fabeloj de A.)
densaj brovoj (Patroj kaj filoj), (La Ondo de Esperanto)
mallarĝaj brovoj (Marta),(Infanoj en Torento)
larĝaj brovoj (Marta),(Ombro sur interna pejzaĝo)
delikataj brovoj (Monato)
pintaj brovoj (La majstro kaj Margarita)
nigraj brovoj (Patroj kaj filoj)
tufaj brovoj (Fabeloj de A.), (La ŝtona urbo)
pezaj brovoj (La ŝtona urbo)

Supozeble speciale atentindas "tufaj brovoj" kiuj povas esti bonvena aldono al nia listo. Je la fino malgranda ĵus legita citaĵo el "Granda Vortaro Esperanto-Germana". Krause indikas pri "tufa" jenon: Adj buschig z.B. Brauen ... Jen do ili denove "die buschigen Brauen", "the bushy brows".

Dejo Dejo 2012-aŭgusto-05 2012-aŭgusto-05 01:06:02 UTC link Konstanta ligilo

"akcenti" laŭ PIV temas nur pri la elparolo de vortoj. En ĉi tiu frazo mi uzus " reliefigis" .

GrizaLeono GrizaLeono 2012-aŭgusto-05 2012-aŭgusto-05 22:22:38 UTC link Konstanta ligilo

Dankon al Alexander pro la kurseto pri brovoscienco :)
Jen bona okazo por aldoni multajn frazojn kaj montri, ke Esperanto posedas esprimpovon (cetere oni povus aldoni tiom da mal-vortoj: malhirtaj, maldensaj, ...)
Dankon al Danepo pro lia rimarko pri anglismo.
Dankon al Dejo pro lia propono, kiun mi volonte uzas.

nimfeo nimfeo 2013-novembro-27 2013-novembro-27 16:15:28 UTC link Konstanta ligilo

brovo -> brovoj, ĉu hirtaj, ĉu densaj:)

GrizaLeono GrizaLeono 2013-novembro-27 2013-novembro-27 20:33:19 UTC link Konstanta ligilo

Ve! La diskuto pri "hirtaj/ densaj" forŝtelis mian atenton.
Dankon!

Metadatumoj

close

Frazteksto

Permesilo: CC BY 2.0 FR

Registroj

Tiu ĉi frazo estis komence aldonita kiel traduko de frazo n-ro 323537His bushy brows accented his face..

Liaj hirtaj brovo akcentis lian vizaĝon.

aldonita de GrizaLeono, 2012-aŭgusto-03

Liaj hirtaj brovo reliefigis lian vizaĝon.

modifita de GrizaLeono, 2012-aŭgusto-05

Liaj hirtaj brovoj reliefigis lian vizaĝon.

modifita de GrizaLeono, 2013-novembro-27