Mi kredas, ke disputatas ja bezonas subjekton.
Kio estas via opinio pri tio:
Tamen la interpreto de tiuj donitaĵoj akre disputatas.
Dankon pro via bonega propono! Mi simple transprenis ĝin.
Ne dankinde kaj eĉ ne paginde. ☺
Dankon, pro via amasa esperanta frazo!
"Disputi" estas netransitiva verbo. Do oni ne diras "disput/at/a", nek "disput/at/i". (Mi ne vidis tian sufikson "-at/i".)
Laux mi la frazo estu "... estas diskutataj". (aux "diskutigxas"; sed mi ne vidis la vortformon "diskutigxi".)
Al Blanka_Meduzo:
vi tute pravas. La verbo "disputi" estas netransitiva, do ne povas ekzisti pasiva formo.
Mi ŝanĝos al "diskutatas".
Dankon, kara Blanka_Meduzo.
Mi vidas, ke estas nova alveninta Esperantisto ĉe Tatoeba. Bonvenon! Tre ĝojigas min, ke vi venas plifortigi la "tatoeban Esperantistaron"! Kaj eĉ pli ĝojigas min, ke vi trovis eraron kaj sciigis ĝin al mi.
Mi deziras al vi multan sukceson.
Amike salutas Leo.
Traserĉante http://tekstaro.com/ per la serĉtermino "disput" mi trovis kelkajn trafojn "disputebl". Fakte mi trovis 17 trafojn por tiu serĉtermino.
Ĉar la signifo de "-ebl-" laŭ PIV estas "I- Suf. signifanta, ke io povas esti farata (taŭga por esti —ata)", mi aŭdacas opinii, ke "disputebla" estas "erara vorto".
Ĝi ne troviĝas en PIV (Tio ne estas pruvo, ĉar ni ja scias, ke ne ĉiuj eblaj vortoj nepre troviĝas en PIV).
Ĉu mi pretervidas ion?
Ĉu ni sendu rimarkon al http://tekstaro.com ?
Eĉ en http://vortaro.net/#nedisputebla troviĝas tia "neebla" vorto:
nedisputebla (ark.) Nediskutebla, nekontestebla: havi nedisputeblan aŭtoritaton Z.
Bonŝance, PIV aldonas, ke ĝi estas arkaiĝinta, kaj aldonas anstataŭigajn vortojn. :)
Cxu oni povas fari la pasivigitan transitivan verbon al netransitiva verbo?
Cxu oni povas diri "diskut/at/as"?
Se la afero estus estinta, oni devas diri "diskutatis" aux "diskutitis" aux "diskutitas"?
Ekz.
fari --> farata --> faratas ?
fari --> farita --> faritas ??
Simple, "esti disktataj" estas bone, cxu ne?
Certe, "est/as diskut/at/aj" estas bona esprimo. Iuj (ankaŭ mi) ŝatas pli mallongan esprimon, kaj diras "diskut/at/as", ĉar Esperanto ebligas kombinadon de radikoj, se la rezulto estas sencoplena kaj nekonfuza.
En multaj lingvoj (ankaŭ en la nederlanda) ne eblas esprimi tian vorton ("diskutatas") per unu sola vorto. Tial iuj emas trovi tiujn vortojn iom strangaj. Mi opinias, ke post mallonga tempo da alkutimiĝo tiu sento malaperos.
Aldono de la finaĵo "-as" al la kombinaĵo "diskutat" laŭ mi estas tute simila al la aldono de la adjektiva finaĵo "-a" al la sama kombinaĵo por formi "diskutata" aŭ al la aldono de advberba finaĵo "-e" al ĝi por formi "diskutate". Ankaŭ tiuj vortoj ne en ĉiuj lingvoj esprimeblas per unu sola vorto.
Mi ja konscias, ke instruistoj ne instruas tion al komencantoj. Oni ne komencu instrui matematikon parolante pri diferencialoj aŭ integraloj, ĉu ne?
> Ekz.
> fari --> farata --> faratas ?
> fari --> farita --> faritas ??
La radiko "at" ja esprimas pasivon, ĉu ne?
Same ni diras
fari --> faranta --> farantas.
en kiu "ant" esprimas aktivon.
Miaopinie "as" ne esprimas aktivecon aŭ pasivecon. Ĉu oni konsideras "est-as" kiel aktivan aŭ pasivan vorton? Laŭ mi ĝi ne havas tiun sencon. Laŭ mi "-as" havas nur havas la sencon, kiun diras http://vortaro.net/#-as
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #53570
added by GrizaLeono, August 7, 2012
linked by GrizaLeono, August 7, 2012
edited by GrizaLeono, August 7, 2012
linked by al_ex_an_der, December 30, 2012
linked by al_ex_an_der, December 30, 2012
linked by al_ex_an_der, December 30, 2012
edited by GrizaLeono, December 30, 2012