...ĉefbatisto? Mi havas eĉ ne onon de ideo, kio tio estas. :(
Nu, certe mi ne devas kompreni tion, se mi ne konas tiun sporton.
Mi ie trovis, ke la ilo, kiun ludistoj de iuj pilkludoj tenas en sia mano nomiĝas "batilo". Ĉar mi televide foje vidas uloj, kiuj forte batas senkulpan pilkon per speco de tabulo, mi konjektis, ke temas pri "batisto", kaj ĉi-kaze eĉ pri "ĉef-batisto".
Mi supozas, ke ĉi tiu frazoparo sen nomoj de posedanto venas senpere el la libro de Tanaka. Ofte temas pri "enigmaj frazoj", kaj ofte mi rezignas pri traduko, se ankoraŭ ne estas pli kompreneblaj tradukoj.
... mi rezignas pri traduko, se ankoraŭ estas pli kompreneblaj tradukoj.
Mi supozas, ke "ne" estis tro. (?)
Verŝajne Nero pravas. Mi povas legi la anglan vorton "out" (japane: auto, haha!) en la japana, tie. Kaj la subjekto vere estas la unua batisto. Aŭ, pli laŭvorto la "plej komenca batanto". Ankaŭ mi ne konas bazpilkon tre bone, sed se ekzistas tie iu unua batisto laŭ vicordo, verŝajne temas pri li.
Dankon. Mi maldungis la subaĉetitan ĉefbatiston kaj dungis "unuan" :)
Sed "subaĉetita" ankaŭ ne funkcias, ĉu? Kiel oni povus traduki "he is out"?
Mi pli-malpli scias, kion oni celas diri per "knock out", ĉar ano de mia naskiĝurbo iam estis monda ĉampiono pri boksado. Kelkajn jarojn poste li bedaŭrinde estis vere "out". La uloj, kiuj enpoŝigis la monon, kiun li "perbatis", forĵetis lin kiel rubon, ekde kiam li ne plu enspezigis monon al ili.
Eksterlude?
Nu, fakte mi scias nenion pri tiaj aferoj, mi do maladoptas la frazon. Mi devintus ne ektraduki tiun frazon.
@danepo:
Tio estas mistraduko, char tute ne temas pri mono au acheti ion/iun. GrizaLeono shajne tute miskomprenis la anglan frazon. Nero klarigis ghin vershajne ghuste.
Ni ankorau bezonas taugan tradukon de "caught out". Mi scias malmulte pri bazpilkadon, do mi ne volas mem traduki ghin, sed eble io en la direkto de "forpelita", "eljhetita", "sendita eksteren", "eksterigita", "elirigita", "elpunita"(?) funkcias...
Do, iu devus adopti la frazon kaj korekti ghin. Eble Nero mem? Eble oni trovas taugan vorton en la klarigo pri bazpilkado en la esperanta Vikipedio?
Karaj Danepo kaj Vortarulo,
mi rezignis pri tiu frazo, kiel vi scias.
Supozeble "caught out" estas aparta esprimo. Bedaŭrinde mi ne trovis ĝin en https://secure.wikimedia.org/wi...la-Esperanta_c
caught - preterito kaj preterita participo de la verbo "catch"; caught between a rock and a hard place - kaptita inter martelo kaj amboso; caught in the act - kaptita ĉe l' freŝa faro caught in the crash - trafita de la kraŝo; caught in crossfire aŭ caught in the crossfire - trafita de (la) interpafado; trafita de (la) krucpafado; atakata de ambaŭ flankoj caught on camera aŭ caught on film - filmita; caught on tape - videofilmita; caught up in a dispute - kaptiĝinta en disputo; implikiĝinta en disputo; caught up in a wave of ... - inundita de ondo da ...;
En Wikipedia mi trovis:
Caught is a method of dismissing a batsman in the sport of cricket. Being caught out is the most common method of dismissal at higher levels of competition. This method of dismissal is covered by Law 32 of the Laws of cricket which reads:[1]
A batsman is out caught if a fielder catches the ball fully within the field of play without it bouncing once the ball has touched the striker's bat or glove holding the bat. If a batsman could be given out caught or by any other method except bowled, 'caught' takes precedence.
... same nekomprenebla teksto por mi...
@ĉiuj
Mi anstataùis "subaĉetita"-n per "detirita". La batisto devas eliri la ludterenon. Sed estas la ludoreguloj kiu tiras lin el la tereno. Tio estas miavidpunkte, la tiea senco de "catch out".
Fontoj:
* http://vortaro.net/#detiri
* http://news.bbc.co.uk/sportacad...00/3793865.stm
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #244032
added by GrizaLeono, August 15, 2012
linked by GrizaLeono, August 15, 2012
edited by GrizaLeono, August 16, 2012
edited by Sbgodin, September 21, 2012
edited by Sbgodin, September 21, 2012