Kiom DA homoj ... (?)
Saluton ankaŭ al vi!
La funkcio de "da" estas ligi kvantan esprimon,
kiu servas kiel mezuro kaj situas maldekstre de "da", kun io,
kio estas mezurata kaj situas en la frazo dekstre de "da".
"Kiom" estas vorto, kiu demandas pri mezuro aŭ kvanto.
Do en la frazo "Kiom da homoj estas surŝipe." "kiom" estas lokorezervanto. Ĝi "rezervas la lokon" por la kvanta esprimo, kiu estos la respondo al la demando. Tial ĝi gramatike rolas kiel kvanta esprimo. Kaj same kiel
oni ne diras
"tri milionoj homoj", sed "tri milionoj da homoj";
ne "multe homoj", sed "multe da homoj"; same
oni ne diras "kiom homoj?", sed "kiom da homoj?"
Eble vi rimarkis, ke "kiom" estas ekvivalento de "kiu kvanto". Kaj kvanton oni povas (en la respondo) esprimi per mezuro aŭ nombro.
Kiom da akvo estas en la botelo? En la botelo estas dek litroj da akvo.
Kiom da boteloj estas plenaj? Tri boteloj estas plenaj.
Dankon! Mi sekvis vian konsilon kaj ŝanĝis la frazon. Tamen ĉu tio ne estas peko, nomata "da-ismo", t.e. emo trouzi vorton "da"? Ĉu vorto "kiom" mem ne esprimas ideon de kvanto?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #268411
added by soweli_Elepanto, August 30, 2012
linked by soweli_Elepanto, August 30, 2012
edited by soweli_Elepanto, August 30, 2012
linked by Rovo, August 30, 2012
edited by soweli_Elepanto, September 12, 2012