Dufoje sen "La". Vidu tre bonan klarigon sub #692225.
Kara PaulP!
Ĉi tie kaj "la Tero" kaj "la Suno" estas propraj nomoj de ĉielkorpoj.
Mi ne komprenas la problemon.
Eldad rajtas uzi difinan artikolon, mi ne rajtas uzi ĝin... :-((((
Sed - ja Vi havas certan "potencon kadre de Tatoeba" super mi - faru, kion Vi volas. :-((((
Ĝuste ĉar ili estas propraj nomoj tie ĉi. Propraj nomoj en Esperanto ne portas artikolon. En la frazo de Eldad la artikolo difinas la vorton "planedo", ne la vorton "Tero". Tio ja estas io tute alia, ĉu ne?
Ho, jes! Se mi skribas Sunon kaj Teron per minuskloj, mi rajtas skribi difinan artikolon...
Sen Suno - tamen - eĉ niaj karegaj, esperantistaj harfendantoj ne vivus. Kiuj - cetere - fortimigas multajn, bonvolajn homojn de Tatoeba. Jen la rezulto: la diferenco inter la nombro de la anglaj kaj esperantlingvaj frazoj konstante kreskas... :-(((
Per tio mi finos ĉiujn diskutojn ĉi tie. Adiaŭ!
Please go to #1346622.
This sentence has been deleted because it was a duplicate.