Mi provas kompreni, tio estas kapumi la vortumon, kaj dume priumas, ĉu "Korpo sportumas, kiel cerbo pensumas" estas la sama saĝumaĵo aŭ tute alia.
☺???☻
Ĉiuokaze vi sukcesi krei kapoturnan vortakrobataĵon.
Nu, mi ne povas tute liberiĝi de la impreso, ke vi inversigis la mondon. Eble vi celis ĝuste tion, ĉu?
Ĝis nun mi kredis, ke homo sportas per sia korpo kaj pensas per sia cerbo. Unuflanke mi ŝatas, ke vi kreas tute novan perspektivon, aliaflanke: dum "cerbumi" estas "penege streĉi sian penson", ĉu "penso penege streĉas sian penson" rezultigas sencohavan ideon?
Kompreneble mi celis ŝerci kun "cerbumi", kiu estas jam fiksita vorto. Se vi opinias tion tro nebuma, pardonon nebula, mi provos alian vojon samtipan. Eble kun "-ind-"?
Unue ne restu sekro, pardonun al mi, sekreto, ke mi dediĉis al vi frazon:
http://tatoeba.org/eng/sentences/show/1905669 ☺
Ho kion signifu "pardonun"? Nu eble "pardonu nun". ☺
Alian vojon samtipan? Kaj eble eĉ simpatian. ☺
Miaj cerberoj jam umas, tiel ke fumas. ☺
Unue eĉ sencerbume, mi jam emas diri, ke la frazo povas resti tia, kia ĝi nun estas, sed eble ne nepre kiel traduko de tiu senkulpa franca frazo.
Cetere, pretere, sed vere — kvankam eble ne tre proksime al via ideo — eblas diri, ke
(La) sporto formas la korpon, kiel (la) penso formas la cerbon.
Per tio vi certe gajnos la konsenton de la scienco kaj de belaj sportistinoj. ☺
Nu, jen nova vojo esplorinda. Dankon
Dankon pro la inspiro:
http://tatoeba.org/eng/sentences/show/1905685
☺
Mi neniel kontraŭas la vorton "sportumi", tamen ĉu estas nepre necese "umi" en tiu traduko?
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #500777
added by nimfeo, October 8, 2012
linked by nimfeo, October 8, 2012