
Kara Aleksandro,
Nun mi havas etikedon! dankon
Sed kiel enkonduki etikedon, se oni volas aldoni citaĵon, kiel frazon?
Mi ege ŝatus proponi frazojn eltiritajn de bonaj aŭtoroj. Sed mi ne aŭdacas, ĉar mi ne scias, kiel fari tion.
Antaŭdankon

Kara Nimfeo,
Vi nuntempe estas "kontribuanto" kaj ne povas (mem) doni etikedon al frazo. Vi povas skribi la aŭtoran nomon en komento. "Progresinta kontribuanto" vidos kaj etikedigos ĝin.
Ĉar vi jam sufiĉe longe kunlaboras kaj multe (kaj malstulte ☺) kontribuas, oni certe faros vin "progresinta kontribuanto", se vi petas pri tio. Simple sendu vian peton al la adreso "team@tatoeba.fr"! Post akcepto de via peto, vi povos ne nur aldoni etikedojn, sed ankaŭ ligi kaj malligi frazojn.
Amike
Alexander

Dankon pro via rapida reago.
Amike
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by al_ex_an_der, October 14, 2012
edited by al_ex_an_der, October 14, 2012
linked by nimfeo, October 14, 2012
linked by carlosalberto, May 27, 2022