Atentu! Mi uzis akuzativon por la unua vorto "ĉambro" pro tio ke la frazo kompleta estu "ĉu vi volas ĉambron, kiu estas unuobla aŭ duobla?". Bonvolu komenti plu se necesa.
Dankon pro la atentigo. Permesu aldone diri: Tranokti en esperantlingva hotelo povas esti malpli facile ol oni emas imagi. ;-)
Se la substantivo estas akuzativa, ankaŭ la adjektivoj devas esti akuzativaj.
Krome unuopa / duobla ĉambro ne egalas al "chambre simple / double.
En Esperanto prefere diru: "unupersona"="unulita" / dupersona ĉambro". Dupersona ĉambro povas esti parlita ĉambro (ĉambro kun lito por paro) aŭ dulita ĉambro / "ĉambro kun duopa lito" / "ĉambro kun duobla lito". La lastaj du esprimoj taŭgas por du litoj kiuj (tamen) staras sendistance unu ĉe la alia.
La esprimon "duobla ĉambro" oni povas (mis)kompreni kiel "du (kunligitaj) ĉambroj". (!)
Cetere eblas ankaŭ aliaj kuntekstoj, ĉu ne? Ekzemple:
Kio estas via elekto; ĉambro unu- aŭ dulita?
Do la uzo de la akuzativo estas ebla, sed ne necesa.
> Se la substantivo estas akuzativa, ankaŭ la adjektivoj devas esti akuzativaj.
Ne ĉiam. Ekz, « mi farbas la domon ruĝan » ne egalas « mi farbas la domon ruĝa ». Kun akuzativo, mi farbas la ruĝan domon per ajn koloro eble la ruĝa. Sen akuzativo, mi farbas la domon sendepende de ties koloro; male, mi scias la estontan koloron.
Fonto: http://bertilow.com/pmeg/gramat...a/objekto.html
Mi konsentas pri la signifo maltrafa de "duobla ĉambro". Ne tuj mi tranoktos en Esperantujo :-o
Pri akuzativo, ja dependas de la kunteksto. Por simpligi la aferon, mi forstrekas ĝin.
Sed neniu en la supra diskuto parolis pri la manko de "Ĉu". Tio ja estas necesa, ĉu ne?
Kara PaulP, eble tia formo eblas dum konversacio. Tiamaniere, iuj diskutus ne tre formale.
Vi pravas, ke dum neformalaj konversacioj oni fojfoje faras tion (PMEG eĉ havas ĉapritron pri tio: http://bertilow.com/pmeg/gramat...andovorto.html ) sed tiam la kunteksto montras, ke temas pri demando. Tie ĉi en Tatoeba, kiu estas destinita al lingvolernantoj, mi trovas tian uzon iom evitinda.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #8714
added by Sbgodin, October 28, 2012
linked by Sbgodin, October 28, 2012
edited by Sbgodin, October 28, 2012
linked by PaulP, November 11, 2015
linked by PaulP, November 11, 2015
linked by PaulP, November 11, 2015
linked by PaulP, November 11, 2015
linked by PaulP, November 11, 2015