Ĉu vi havas ian konkretan imagon pri la signifo kaj traduko kara GrizaLeono?
ARTIFIKI laŭ PIV
transitiva
1
Fari per artifiko
Ruze elpensi
2
Doni malsimplan, afektan formon al
-----------------------------------------
Mi trovis tri ekzemplojn en Tekstaro
Kion mi pensas? Estos milito kun la turkoj. [...] Ĝin ĉion la franco artifikas. (Revizoro, tradukinto Zamenhof)
Li ja volis ŝerci, gaji kaj amindumi kaj li ja sciis, ke ŝi ne volas tion. Aŭ ĉu ŝi artifikas? (Al Torento, aŭtoro: Engholm)
Vi estas bona kamarado, ŝi diris. [...] Vi ne faras bruon, kaj vi ne artifikas. (Infanoj en Torento, aŭtoro: Engholm)
Kelkaj trovoj en la reto:
Tiam, generalo Huang Gai, subulo de Zhou Yu, artifikis falsan kapitulacon. (El Popola Ĉinio)
Kion novan vi artifikis? (Kiel ŝtalo estas hardata?)
Diablo lin disŝiru, se mi komprenos, kiel li artifikis tion! (Kuranta sur ondoj)
-----------------------------------------------------
Mian scivolon kaŭzas, ke — kvankam "artifiko" estas sufiĉe bone konata al mi - pri la signifo(j) de artifiki mi ankoraŭ ne havas ian klare konturitan imagon
Kara Alexander,
Nord-nederlanda vorto, kiu ŝajnas al mi uzebla, estas "bekokstoven". En la angla eble "contrive".
Mi provis trovi germanan vorton, sed la tradukmaŝino de Google eble ankoraŭ ne sufiĉe scipovas la germanan :(
Mi pensas, ke la vorto iel similas "mistifiki", sed la akademianoj eble ankaŭ ne bone komprenis la sencon de "artikifi" kaj oficialigis "mistifiki" en la oka oficiala aldono (pri kiu iuj opiniis/as, ke ĝi ne estis tre serioza)
Mi dankas pro via respondo. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne ekscii, kion signifu la frazo, sed almenaŭ mi trovis tiun belan skemon.
http://synoniemen.net/grafisch....rm=bekokstoven
Nun mi alvenis al tiuj tradukoj:
Nederlanda: bekokstoven (v.)
Germana: abkarten, aushecken, Ränke schmieden
Angla: devise, engineer, plot, scheme
Franca: comploter, manigancer
Itala: intallazzare, macchinare, tramare
Hispana: fraguar, maquinar, tramar
Portugala: tramar
Rusa: состоять в заговоре
Kaj se oni tradukas kelkajn el tiuj vortoj al Esperanto, kio rezultas?
Germana:
aushecken -> [ruze / malice] elpensi, elkovi
Ränke schmieden -> maĥinacii, intrigi
Itala:
macchinare -> intrigi, komploti, maĥinacii (maĥinacio -> sekreta intrigo, ruza komploto)
tramare -> intrigi, komploti
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #294268
added by GrizaLeono, October 28, 2012
linked by GrizaLeono, October 28, 2012
linked by danepo, April 2, 2013