Tio ne estas demando, ĉar ne estas demandosigno ĉe la fino.
Mi traserĉis http://tekstaro.com la tekstojn de Zamenhof per la serĉtermino "kiel " kaj trovis interalie jenan frazon:
"Kiel bone ĝi odoras!"
Mi do provizore aldonas krisignon al mia frazo.
Alia solvo povus esti la frazo "Ŝi estas tiel afabla!". Tiu frazo tute forprenus ĉiujn dubojn.
Ĉu vi aŭ iu "hazarda pasanto" havas alian proponon?
Vi iel pravas, laŭ mi.
Ankaŭ Zamenhof estis homo, do verŝajne ankaŭ faris erarojn.
Intertempe la frazo ne tute kontentigas min.
Kiam oni komencas legi ĝin, oni ankoraŭ ne vidis la krisignon, dum la hispana sistemo avertas jam antaŭ la eklego.
En "La batalo de l'vivo" estas jena frazo: "Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro!"
Kelkajn liniojn antaŭ tiu estas jena frazo: "Kia malsaĝa infano vi estas!"
(Pri tiu lasta frazo ne ĉiuj konsentas. Mi mem skribus "Kiel malsaĝa...")
La afero ŝajnas al mi ne tiel simpla. Vi prave rimarkigis ĝin!
Please go to #529412.
This sentence has been deleted because it was a duplicate.
Logs
added by GrizaLeono, October 28, 2012
linked by GrizaLeono, October 28, 2012
edited by GrizaLeono, December 15, 2013
linked by CK, October 6, 2014
unlinked by Horus, January 20, 2015
deleted by Horus, January 20, 2015