Ĉu ne „ĉi tiu”?
Mi uzas la vorteton "ĉi" nur, se temas pri du aŭ pluraj objektoj, por distingi la plej proksiman de la alia(j).
La argumentado de Leo ja havas sencon. Ankaŭ en la nederlanda la vorteto „dit"' estas malaperanta kaj uziĝas nur kiam temas pri pluraj. Tamen, se ni faros tion, la tuta sistemo de ligiloj iĝos komplika.
Ĉu do al la frazo „This door locks by itself” kaj al la frazo „That door locks by itself” ni ligu nur unu frazon kun „tiu”? Aǔ ĉu al la du ni ligu la du?
Mi mem preferas ne miksi tion, kaj ligi „that” nur al „tiu” kaj „this” al „tiu ĉi”.
Mi ĉiam tradukas „that“ per „tiu” kaj „this” per „ĉi tiu” (en PIV troviĝas la frazo, ke estas preferinde meti „ĉi” antaŭ la montra vorto). En la germana (kaj aliaj lingvoj) oni ofte uzas „dieser“ ktp. kun la signifo „tiu” (ne „ĉi tiu”). En Esperanto mi ĝenerale uzas „tiu”, se temas pri io malproksima aŭ abstrakta, kaj „ĉi tiu”, se temas pri io proksima. Laŭ mi estas diferenco inter „tiu pordo” (je la alia flanko de la ĉambro) kaj „ĉi tiu pordo” (apud mi), sed mi scias, ke multaj homoj samopinias kiel Leo, do mi simple akceptas tion. :)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #60816
added by GrizaLeono, November 4, 2012
linked by GrizaLeono, November 4, 2012
linked by mraz, July 28, 2015
linked by mraz, July 28, 2015
linked by glavsaltulo, March 1, 2020