iom eksperto ==> iom eksperta / ia eksperto
Post du semajnoj sen reago mi realigis la proponitan ŝanĝon.
eksperto -> fakulo
eksperto
Ekspertizisto dungita por prijuĝi aferon antaŭ kortumo, por asekuro ktp.: tiaj kolektoj stimulis la pristudadon kaj ofte la posedanto petis la konsilon de ekspertoj[1]; mi estas eksperto pri nigra magio[2].
fakuloZ, fakisto
Tiu, kiu sin okupas pri aparta teĥnika fako. ekspertizisto, kompetentulo, sciencisto, spertulo
[Reta Vortaro]
Mi dubas, ĉu pli taŭgas la unua aŭ la dua...
Interese. PIV diras nur: ekspert/o (evi) = fakulo.
Tio klarigeblas tiel: Por krei la difinojn en la Reta Vortaro oni uzis kiel bazon tiujn de la Plena Vortaro, antaŭulo de PIV. La sekvo estas, ke multaj difinoj egalas al tiuj en PIV, dum multaj aliaj diferencas de ĝi kaj havas la aktualecon de muzeaĵo.
Jen, kion pri tio diras Vikipedio: "La projekto estas iniciatita fine de 1997 [...] Origina celo estis krei la rimedojn por elektronika versio de PIV, sed pro mankanta intereso de multaj el la redaktantaro de PIV, la projekto ŝanĝis la celon al kreado de aparta interrete uzebla vortaro. Unu el ĝiaj gravaj fontoj estas Plena Vortaro de Esperanto."
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #301936
added by Alois, November 16, 2012
linked by Alois, November 16, 2012
edited by PaulP, June 16, 2015
linked by PaulP, June 16, 2015
edited by al_ex_an_der, August 21, 2015