"Veki" estas transitiva verbo. La radiko "vek" do havas transitivan sencon.
Mi proponas: vekaj --> viglaj/ sendormaj
Post du semajnoj sen reago mi realigis la proponitan ŝanĝon.
Mi ne ricevis la averton. Mi ne kontraŭas la ŝanĝon, sed mi ankaŭ ne komprenas la kialon. Jes, "vek" havas transitivan sencon. Ĉu vi kontraŭas ke ajna transitiva radiko aperu kun adjektiva finaĵo?
Ne, tute ne. Sed la signifo estas alia. Pensu pri la zamenhofa "la vekaj trumpetoj". Tiuj trumpetoj vekas onin. Ili ne estas sendormaj.
Simile kun vekhorloĝo, kiu estas veka horoloĝo sed ne sendorma horloĝo.
PIV diras, ke "veka" estas "Rilata al la veko, kapabla veki: la veka trumpetado; amorveka sinteno."
Kara Koninda,
mi vidas, ke mi sendis rimarkon pri tiu "veka" antaŭ 15 tagoj.
Kutime PaulP ne ŝanĝas ion sen antaŭa averto (kiun ĉi-okaze faris mi).
Mi supozas, ke mi ankaŭ aldonis etikedon "sanĝi". Se ne, Paul ne estus trovinta la frazon.
Min kontentigas, ke vi ne kontraŭas la ŝanĝon. Dankon.
Dankon ankaŭ al Paul, kiu bonvolas ŝanĝi, kie iu alia metis (pravan) rimarkon kaj etikedon.
Leo
Pri la demando de Koninda: "Ĉu vi kontraŭas ke ajna transitiva radiko aperu kun adjektiva finaĵo?"
Lastatempe en la listo "la bona lingvo" la "transitivecon de radikoj" ni kolektas ekzemplojn de tiaj radikoj.
Konata ekzemplo estas "malferma". La radiko "ferm" estas verbeca, ĉar la fundamenta vorto estas verbo "fermi". Ferma tago estas la lasta tago de plurtaga evento. Ĝi fermas la eventon.
Sed ekzemple "ferma skatolo" ne necese fermas ion alian, ĉu ne?
Kutime la erarintoj komprenas la diferencon inter ---o kaj ---iĝo, kvankam tiaj eraroj aperas en iuj vortaroj.
Bedaŭrinde ekzistas eraroj en la literaturaj ekzemploj. Eĉ Zamenhof faris tiajn erarojn (kompreneble, li estis homo, kaj homoj kelkfoje eraras, ĉu ne?). Jen ekzemplo mia en la listo la-bona-monda-lingvo@yahoogroups.com
> Jen ekzemplo el alia forumo:
> "Tiu estas via konvinko... per liro eblos ..."
> Mi skribus "Tiu estas via konvinkiĝo... "
kaj respondo de RW:
Interese! Ŝajnas ke vi pravas logike, sed bedaŭrinde "konvinko" estas
jam uzata en la senco "konvinkiĝo"/opinio/kredo/ktp, eĉ de Zamenhof.
(Ekzemple mi trovas 28 tiajn zamenhofajn uzojn en http://tekstaro.com/
pri "miaj personaj konvinkoj", "miaj religiaj konvinkoj", ktp) Do
interesa dilemo - ŝajne la vorto estas jam sufiĉe forte fiksita kun
tiu ja verŝajne nelogika signifo.

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile
Aŭ ĉu mi pli bone diru, "ne batu min..."? Mi dankas vin pro viaj respondoj, kiuj vekas en mi diversajn reagojn. Mi demandas min, ĝis kiu grado ni rajtas insisti pri la transpreno de ĉiuj ecoj de radiko, kiam ĝi prenas diversajn gramatikajn rolojn kaj finaĵojn. La respondo ne estas klara al mi. La ekzemplo pri "ferma tago", ke la tago fermas la eventon, ne konvinkas min. Mi suspektas ke nia parolantaro ne havas en la kapo la ideon, ke la tago fermas ion.
Mi ne disputas ke Zamenhof, kiel ĉiuj homoj, iam faris erarojn. Sed la aserto ke li ripete kaj sisteme miskomprenis la lingvon, kaj misuzis ĝin, estas problemplena. Ŝajnas al mi ke li ofte klarigis emon esti pli fleksebla kaj praktika, ol teoriemuloj foje deziras. Mi ne opinias ke ĉio ajn uzo eblas en Esperanto, sed mi ankaŭ timas ke niaj aŭtoritatoj kreas ĉiam pli longan liston de aferoj, kiuj ne estas ĝustaj. Ankaŭ tio malhelpas la lingvon.
Eble neniu kapablas paroli ĝuste, ĝis la kvara jaro de universitataj studoj, pro la multegaj reguloj kaj subtilaj detaloj, kiuj kreas erarojn en ĉiu provo diri ion. Aŭ nur homoj kun denaska lingvo el malgranda, privilegia grupo, iam sentos la lingvan spiriton, kaj lernos paroli ĝuste. Tiuj ideoj, kiujn mi aŭdas ne malofte (sed ne tiom malkaŝe), certe ne spegulas la ideojn de Zamenhof pri facila lingvo, kiun ĉiu en la mondo kapablas lerni. Ia meza vojo necesas, inter tro rigora kaj tro fleksebla.
Iuj iam proponis ne plu atenti la transitivecon de verboj por faciligi la lingvon.
Fama Esperantisto demandis, ĉu la kvina ordono do iĝu: "Vi ne mortu"?
Fakte la lernado ne nepre estas tiel malfacila: sufiĉas tuj bone lerni la precizan sencon de radiko.
Multaj homoj ne faras tion, ili uzas Esperantajn vortojn laŭ simileco kun vortoj el sia propra lingvo. Homoj kiuj havas gepatran lingvon, kies vortoj ne similas al Esperantaj vortoj, ofte parolas pli precize.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #306893
added by Koninda, January 16, 2013
linked by Koninda, January 16, 2013
linked by fekundulo, January 16, 2013
linked by Eldad, January 16, 2013
linked by Rujo, August 24, 2014
edited by PaulP, March 29, 2015
linked by PaulP, March 29, 2015
linked by glavsaltulo, May 20, 2020