Laŭ PIV "negativa" ne signifas "malbona".
Laŭ reta vortaro ĝi povas signifi "malbona" ktp.
http://www.reta-vortaro.de/revo...html#negati.0a
Ĉar ne ĉiu komprenis, kion mi celis, jen pli longa klarigo kial iuj opinias, ke "negativaj pensoj" estas evitinda esprimo, se oni celas "pesimismaj pensoj":
Iam antaŭ multaj jaroj mi estis en Antverpeno kun William Auld. Dum diskuto li atentigis, ke ni uzas la vorton "pozitiva" en la senco de "favora, bona" kaj "negativa" en la senco "malfavora, malbona", sed ke tiu senco estas erara sub influo de naciaj lingvoj. Mi bone memoras, kiun ekzemplon li donis: "La pozitivaj sekvoj de la milito" signifas "la realaj sekvoj de la milito" kaj neniel "la favoraj sekvoj".
Se vi rigardos PIV vi vidos, ke Auld pravis. En Reta Vortaro ja ekzistas la signifo "favora", sed mi forte suspektas, ke ĝi ne estis en la unua eldono (surbaze de PV) sed ke iu poste aldonis ĝin (kaj, kiel vi eble scias, ĉiuj kunlaborantoj de RV povas memstare aldoni difinojn, kaj se neniu protestas, ili iĝas "leĝo").
La reala uzo tamen sankcias la aldonon en Reta Vortaro.
Mi mem provas esti sufiĉe konservativa kaj ne uzas la vorton "pozitiva" en tiu nova senco. Ankaŭ Monato ne faras tion.
Ĉu daŭre batali kontraŭ tiu influo de la naciaj lingvoj? Eble ne. Aliflanke mi opinias, ke Tatoeba donu frazojn pri kies ĝusteco neniu dubas.
Dankon, Paŭl, pro la interesa komento. Vi pravas.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by Manfredo, January 22, 2013
linked by fekundulo, January 22, 2013
edited by Manfredo, June 21, 2014
edited by Manfredo, July 14, 2014