Analizante la malfacilaĵojn kiujn renkontas azianoj en Esperanto uzata de eŭropanoj Claude Piron iam skribis:
"Multaj sintaksaj detaloj de Esperanto estas simple kopiado de eŭropaj lingvoj, kaj ne konformas al logiko, kiel komprenata de ĉino. Ekzemple multaj eŭropaj aŭ amerikaj e-istoj uzas strukturon kiel: Oni ne devas kraĉi sur la trotuaron. Nu, por ĉinoj, "mi ne devas" signifas "mi ne estas devigita, mi povas, mi rajtas, sed mi ankaŭ rajtas tion ne fari: mi ne devas = ne estas mia devo" (ĉar la neo staras antaŭ devas), la ĝusta formo estas, por ili : oni devas ne kraĉi, mi devas ne malatenti. Orientiĝi en tiuj strangaĵoj postulas multe da tempo kaj ripetadoj. Kaj tiaj strukturoj abundas. Alia ekzemplo: li estas tro juna por kompreni. Kial por? La kompreno ne estas la celo de lia trojuneco!"
Simile en la supra frazo esti timema ne estas iu metodo, kiun li aplikas kun la celo realigi diskuton kun knabinoj.
Do kiel oni esprimu tion? Ĉu eble tiel?
... sed ankoraŭ timemo malhelpas al li ...
... sed ankoraŭ li ne povas ... pro sia timemo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #389582
added by nimfeo, May 3, 2013
linked by nimfeo, May 3, 2013
edited by nimfeo, May 3, 2013