Notu: Detala Gramatiko diras "En ĉi tiaj verboj oni iafoje uzas la sufikson UM, ofte senbezone."
http://eo.lernu.net/lernado/gra...vortfarado.php
Duplicates of this sentence have been deleted:
x #2699262
Mi longe dubis, ĉu tia frazo estas erara, aŭ ne. De la aŭtoro de PMEG mi ricevis la jenan respondon:
Oni celas difinitan personon, sed uzas nur "patro" sen "la". Tio estas esence erara. Aldonu "la", kaj ĉio jam estas ege pli bona. Tamen eĉ kun "la patro" estas ankoraŭ ne tute evidente, ke temas ĝuste pri via patro, nur pri konata patro. Ĉar ne ekzistas kunteksto ĉi tie „mia patro” sendube estas pli klara.
Bedaŭrinde mi devas malkonsenti kun la aŭtoro de PMEG pro tio ke dum la lastaj 50 jaroj en la 10-leciona esperantokurso por anglalingvanoj "Free Esperanto Course" la unua frazo en la unua leciono tekstas jene:
"Patro faras kukon".
Al miaj lernantoj mi klarigas ke ĉi tie "Patro" estas uzata kiel propra nomo. Tio fariĝas pli evidenta kiam oni uzas alian vortordon: "Kukon faras Patro". Ĉi tie oni vidas ke "Patro" estas majuskla kaj funkcias kiel ĉiu alia propra nomo.
Jen kelkaj ekzemploj en Tekstaro de "Patro" sen determinilo:
— Patro mortis. Kaj post kelkaj momentoj li daŭrigis: (Infanoj de Torento)
Patro rajdadis sur ĝi en la urbon, (Fabeloj de Andersen)
— Patro kaj patrino ne manĝos vin, asertis Gustavo (Vivo vokas)
Patro donis al ŝi ian sorĉpulvoron. (Vespera ruĝa anoncas ventegon)
Patro kaj Lidia estas survoje al Ameriko.(Vespera ruĝa anoncas ventegon)
Patro unue ne volis kompreni pri kio temas,- (Denaska kongresano)
Dankon Paul por la komento. Tio estis interesa ekzerco por mi:)
Alia cito de Wennergren:
"Paĉjo" estas esence propranoma esprimo uzata sen "la", kvankam oni celas per ĝi unu konatan (difinitan) personon. Sed "patro" per si mem estas tute ordinara O-vorto, ne propra nomo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #319089
added by Dejo, August 26, 2013
linked by Dejo, August 26, 2013
edited by Dejo, August 26, 2013
linked by danepo, August 26, 2013
linked by danepo, August 26, 2013
linked by danepo, August 26, 2013
linked by danepo, August 26, 2013
unlinked by danepo, August 26, 2013