saneco -> sano
Ambaŭ estas ĝusta. Mi lasas ĝin tia.
Ĉu? PIV eĉ ne mencias la formon "saneco". Ĉu vi ne estas sub influo de la germana sufikso "-heit"?
Ke PIV mencias aŭ ne mencias iun vorton, ne gravas. Sano estas alia afero ol saneco. Sano ĉiam estas pozitiva, dum saneco povas esti io ajn sur la skalo inter malsana kaj tutege sana. Almenaŭ tiel estas laŭ mia kompreno de la finaĵo -eco post adjektivoj.
P.S.: En tiu ĉi frazo vere ambaŭ "sano" kaj "saneco" taŭgas. Ja sano estas pli grava ol riĉo, sed ankaŭ saneco (kiu inkludas malsanon) pli gravas ol riĉeco (kiu ankaŭ inkludas malriĉecon).
Pardonu la konfuzon, mi devas revoki mian aserton, releginte la koncernan ĉapitron en la PMEG. Mi inverse mismemoris la signifojn de -o kaj -eco post adjektivaj radikoj. Jen la ĉapitro:
http://bertilow.com/pmeg/vortfa.../ec.html#i-lt5
En tiu ĉi kazo tamen vere ambaŭ ĝustas. Saneco do signifas "bona sanstato". Kaj tio ja des pli pli gravas ol riĉeco aŭ riĉo. ;)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2756832
added by Esperantostern, September 24, 2013
linked by Esperantostern, September 24, 2013
linked by Horus, January 20, 2015
linked by PaulP, June 24, 2015
linked by PaulP, June 24, 2015
linked by PaulP, June 24, 2015
linked by PaulP, June 24, 2015