En tia frazo, mi uzus "intencis" anstataŭ "konsideris".
Ho, ĉu vi komprenas la rusan? Ĉiukaze mi intencas konsideri vian rekomendon. Tute laŭvorte la rusa frazo diras: "Ni pensis pri tio, ke iri, sed poste decidis ne iri." Legante tiun frazon, mi komprenas, ke unue decido ankoraŭ ne okazis, intenco ankoraŭ ne ekzistis. Ni zorge pripensis, ĉu ni iru aŭ ne. Mi supozas, ke eblas diri tion ankaŭ tiel: "Ni konsideris tion, ĉu ni iru tien aŭ ne." Ĉu vi konsideras tiun penson malĝusta?
La rusan mi bedaŭrinde ne komprenas, kvankam mia filino Meva lernas ĝin kaj parolas al mi pri ĝi.
"Ni konsideris tion, ĉu ni iru tien aŭ ne..." ŝajnas fidele speguli la sencon de la rusa frazo, laŭ via supra klarigo.
Eble ĉar vi aldonis "tion, ĉu ni iru...", mi pli bone komprenas nun la sencon de la frazo en epo.
Mi traserĉis nian "Tekstaron" kaj rimarkis, ke infinitivo post konsideri estas malofta tie. Ekzemploj:
Mi ja eĉ ne konsideras fari tion. (Mortula ŝipo)
... eble konsideru mem liveri la necesajn alternativajn solvojn (Monato)
Mi konsideras transloĝiĝi (La ŝtona urbo)
Sed mi eĉ ne konsideris rezigni. (La ŝtona urbo)
Ni konsideras reeldoni kelkajn elĉerpitajn verkojn. (La Ondo de Esperanto)
Tamen ankaŭ frazoj uzantaj "pripensi" estas maloftaj.
Eblas tiuj tradukoj: Ni pripensis, ĉu ni iru tien / ĉu iri tien
Mi pripensos, ĉu tia solvo estas preferinda. Kio estas via opinio?
Mi nur vidas vian respondon. Leginte, ke via filino lernas la rusan, mi tuj ekpensis, ke la nomo Meva, memorigas al "mevo" kaj ke ties rusa traduko estas "чайка" (prononcu "ĉajka"). ☺ Krome "Meva" sonas kvazaŭ slava vorto. Sed kien vagas miaj pensoj. Kio gravas, estas ke la rusa estas lingvo kaj bela kaj utila. Certe eĉ pli utila estonte, kiam ni havos pli bonajn rilatojn kun Rusio kaj tiu lando estos pli forta ekonomia partnero – mi estas optimisma pri tio, malgraŭ la nunaj "putinaĵoj", kiuj ne daŭros eterne.
Mi mistajpis. Legu: Mi nur NUN vidas vian respondon.
Konsiderinte, ĉu iri tien (aŭ ne), ni finfine decidis...
Dankon!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #446942
added by al_ex_an_der, March 10, 2014
linked by al_ex_an_der, March 10, 2014
edited by al_ex_an_der, March 11, 2014
linked by al_ex_an_der, March 11, 2014
linked by martinod, March 11, 2014
linked by martinod, March 11, 2014