kial kontrau? Ili vendas pomojn po kvin dolaroj por unu.
Mi trovis en tekstaro.com du ekzemplojn serĉante per la serĉtermino " kontraŭ po " kaj du ekzemplojn per " por po ".
Laŭ http://vortaro.net/#kontra%C5%AD sub 4: "kontraŭ" havas (ankaŭ) la sencon "4 Objekton, por kiu oni interŝanĝas ion".
Cetere "po" difinas la numeralon "unu".
Eble mi eraras. Tiukaze iu konvinku min.
Mi kredas ke "kontrau" en tiu konteksto estas Nederlandismo (tegen een bepaalde bedrag). Lau mi tute ne necesas tie io ajn prepozicio.
Estas malfacile trovi bonajn ekzemplojn, cxar "PO" estas vera EO besto. Eble vi povas peti konsilon de spertulo.
Rigardu ankau http://bertilow.com/pmeg/gramat...rtetoj/po.html
(Ankaŭ) mi opinias, ke estas tro da vortoj en tiu frazo
kaj proponas:
Ili vendas pomojn (per ŝanĝo) kontraŭ kvin dolaroj por unu.
aŭ
Ili vendis pomojn (kostantajn) po kvin dolaroj por unu.
Ekzistas pliaj solvoj.* La du supraj plej similas al via origina ideo.
* jen pliaj, Kontrolu mem ĉu ili estas seneraraj! ☺
Ili vendas pomojn (kostantajn) po kvin dolaroj por peco.
Ili vendas ĉiun pomon kontraŭ (pago de) kvin dolaroj.
Ili vendas ĉiun pomon por (ricevo de) kvin dolaroj.
En tekstaro.com mi trovis du similajn ekzemplojn kun "kontraŭ" kaj du kun "por", per " kontraŭ po " kaj " por po " kiel serĉterminoj.
Mi simple ellasos "po".
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #394194
added by GrizaLeono, April 3, 2014
linked by GrizaLeono, April 3, 2014
linked by fekundulo, April 3, 2014
edited by GrizaLeono, April 4, 2014
edited by GrizaLeono, April 4, 2014